Diskuto:Atompezo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Laŭ mia opinio estas pli ĝuste uzi la nocion atomomaso. Ankaŭ la plej multaj de la aliaj lingvoj uzas atommaso anstataŭ la malnova nocio atompezo. Ekzemple en la germana Wikipedia la teksto diras: Die Atommasse, früher Atomgewicht... (La atommaso, antaŭe atompezo....). Tio, laŭ mi estus ĝuste ankaŭ en la esperanta Vikipedio. -- Uzanto:Walber 22:37, 8 Nov. 2011‎

Li pravas. La artikolo atomomaso, kiun en 2002 la vikipediisto Werner Moeller kreis pli-malpli samtempe kiam li kreis la samteman artikolon atompezo, bone reflektas la temon. Vere ne necesas du malsamtitolaj tekstoj de sama aŭtoro pri sama temo: la ŝablone metita peto pri kunigo de la du artikoloj bone realigeblas per meto de alidirektilo de la vorto "atompezo" al la teksto atomomaso, al kiu mankas neniu informo kiun ankoraŭ necesus transporti de la teksto "atompezo" tien. Mi plenumas la alidirektigon. --ThomasPusch (diskuto) 21:15, 4 Feb. 2013 (UTC)