Diskuto:Aude

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ĉi tie ekde dek (!) jaroj pendis averta mesaĝo


Kaj fakte, la teksto (ekzemploj: "Vi ankaŭ povos ... Sed ĉiukaze ne rezistu al la invito de la frandemaj plaĉoj, de la grandaj vinoj kaj la tuta "audea" gastronomio. En Aude estas la ebleco travivi ŝatindajn feriojn." aŭ konsilo "Sekvu viajn dezirojn, plibonigu viajn rezultojn, tenu vian bonfarton fizikan malkovrante grandiozajn pejzaĝojn!" tute ne informa pri la temo, sed babilo inter nekonata verkinto kaj nekonata leganto) ne estas taŭga por enciklopedia teksto. Kvankam kompreneble multe pli facilas kritiki ol plibonigi ion, kaj evidente neniu havis emon dum jardeko plibonigi la mison, mi nun provizore sobrigas la tekston. ThomasPusch (diskuto) 09:37, 15 jul. 2023 (UTC)[Respondi]

Iom da entuziasmo mi lasas, ekzemple la frazeron "la navigado estas mirinde facila", kiu bone integriĝis en la frazon, kaj apartan ĉapitreton pri la tiom reklaminda gastronomio mi elkomentas - supre restas resuma indiko pri la kvalito de la loka gastronomio... ThomasPusch (diskuto) 10:01, 15 jul. 2023 (UTC)[Respondi]