Diskuto:August Oskar Bünemann

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

La artikolo estas kunlaboraĵo de fakte pluraj kunredaktantoj. Pri la enkonstruo de pluraj ŝtatonomoj de finaĵo -ujo, kiujn iuj esperantistoj rigardas arkaikaj, "kulpas" la revizio de 18:38, 18 maj. 2022 farita de Roberto (200+1200 karaktroj, do li aldonis proksimume 36 % da literoj), kvankam li ankaŭ enkonstruis plurajn erarojn (ekz. "li restis loganta en Hamburgo", "naskiginta en septembro" ktp). Kvankam mi verkis la kompletan artikolon pri lia pranepo, en tiu ĉi teksto mi mem nur aldonis 400 karaktrojn, kaj laŭ la strikta interkonsento ke nur la ĉefa verkisto de vikipedia teksto rajtas nomumi la ŝtatonomajn formojn, mi ĉi tie ne havas rajton kundecidi - pri la verkintoj de la aliaj 64% da karaktroj mi ne scias. Sed mi tamen proteste ne pretas forigi pliajn erarojn en tia "ujisma teksto" - tion devos fari la adeptoj de "ujismaj tekstoj" ... kankam kompreneble ĝustigi la erarojn estintus pri rapida ol proteste noti tiujn tri longajn frazojn. Prefere: se vi havas lingvajn preferojn kiujn aliaj opinias kapricaj, ne faru tiom da tajperaroj. ThomasPusch (diskuto) 21:53, 30 aŭg. 2022 (UTC)[Respondi]