Diskuto:Bad Freienwalde

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Estas neniu alia loko nomata "Bad Freienwalde", do la interkrampa aldono "Bad Freienwalde (Odro)" laŭ la vikipedia principo de laŭeble konciza artikola titolo ne nepre necesas (kvankam la urbaj instancoj plej oficiale germanlingve uzas la plenan nomon "Bad Freienwalde (Oder)", kun kompreneble tiam germanlingva, ne esperantlingva, aldono de la rivera nomo). Laŭ la vikipedia principo (ankaŭ aplikata en plej multaj alilingvaj vikipediaj branĉoj) mi tamen alinomigas la artikolon nur "Bad Freienwalde", konforme al la unua frazo de la artikolo, kaj lasas alidirektilojn de la du pli longaj titoloj. ThomasPusch (diskuto) 17:53, 13 Maj. 2014 (UTC)