Diskuto:Bangka-Belitungo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kara Thomas,

Mi prezentiĝas, mia nomo estas Arya el Indonezio.

Hodiaŭ mi volas legi iomete pri regionoj en mia propra lando. Tamen mi sentas iomete malbone kiam mi legas pri la provinco de "Bangka-Belitung".

Mi volas demandi: kial la nomo estas Bangka-Belitungo en la artikolo? Kial oni nur Esperantigis la nomo de la insulo de Belitung, kiam la provinco konsistas el du grandaj insuloj de Bangka kaj Belitung?

Mi proponas ke:

1. Oni ankaŭ Esperantigas la nomon de Bangka kiel "Bangko" aŭ "Bangkao", aŭ tute ne Esperantigas ambaŭ; kaj/aŭ 2. Oni sekvas la stilon de aliaj landoj/regionoj kiu konsistas el du insuloj, kiel Trinidado kaj Tobago, Sankta-Piero kaj Mikelono, ktp. Do, la nomo fariĝus Bangka kaj Belitung, aŭ Bangk(a)o kaj Belitungo.

Ni havu amikan diskutadon pri ĉi tio! :D Kaj dankon por krei paĝojn ĉi tie pri mia lando! <3

Amike, Arya -- 13:12, 1 jun. 2021

@Aryabferduzi: Kara Arya,

mi pardonpetas ke mi tute ne vidis vian noton persone al mi, kiam vi metis ĝin ĉi tien antaŭ 30 monatoj... Sed estas tiom da diskutpaĝoj en vikipedio, ke neniel eblas daŭre kontrole relegi ĉiujn. Noto alvenas ĉe homo, se vi skribas ion al ties persona diskutpaĝo, aŭ se vi, kiel mi faris ĉi tie, uzas ŝablonon {{ping|Aryabferduzi}} aŭ {{re|Aryabferduzi}}, kompreneble interne skribante la nomon kiun vi volas atingi.

Vi pravas ke la formo "Bangka-Belitungo" estis tre hezite esperantigita. Estas malfacile esperantigi geografian nomon, se oni ne havas iun referencon ke esperanta formo vere uzatas en la mondo, kaj mi pri tiu provinco ne havis referencon. Tamen mi opiniis ne-praktike entute ne esperantigi la vorton, por substantivo esperanta nur necesas o-finaĵo fine de la vorto (tiel ke oni povas adapti la finaĵon al formoj -on aŭ -a), kaj o-finaĵo meze de vorto ne havas gramatikan signifon, tial mi nur esperantigis "tiom kiom vere necesis, ne pli". Vi tamen pravas, ke alternativo estas indonezie nomi la administran unuon Bangka Belitung, kun la problemo ke tiam ne eblas uzi la formon en akuzativa formo, kiu estas sufiĉe ofta en Esperanto. Do plej bone estus alporti kaj ĉi tie noti referenco(j)n pri reala uzo de esperantigita formo, en vortaro (malverŝajne ke iu vortaro mencias esperantan formon de la provinco), en iu literatura verko aŭ en publikaĵo esperantlingva.

Nedankinde, mi volonte faris paĝojn pri via lando, ĉar mi pensas ke provincaj tekstoj estu pri ĉiuj landoj de la mondo, kaj ankaŭ ĉar mi havas apartan simpation pri la lando, el kiu mi foje gastigis tre karan gaston (neesperantistan, sed tio ne tiom gravas). Vi vidas ke mi faris la tekston en 2013. Tiam mi mem estis ankoraŭ "relative nova en Vikipedio", kaj ankoraŭ ne tiom zorgis pri esperantigitaj titoloj sen havi referencojn pri tio. Tial inter la pli malnovaj tekstoj estas tre multaj, kiuj ne havas apartajn referencojn. Sed se ni nun esperantigas titolon de nova paĝo, tiam atendatas iu pruvo ke tiu esperanta formo vere ie uzatas en la vera vivo. Tio povas ŝajni nejusta, sed simple ŝuldiĝas pro tio, ke malfacilas nun serĉi ĉiujn titolojn kaj aldoni referencojn al ili. Kaj kompreneble estas ankaŭ landoj, kiel {{Trinidado kaj Tobago]] aŭ Sankta-Piero kaj Mikelono, pri kiuj eksteraj referencoj facile troveblas, ekzemple en tiuj kaj similaj insulaj landoj kun "kaj" en la nomo en la paĝo Landoj kaj lingvoj de la mondo - Ameriko.

Amike, ThomasPusch (diskuto) 21:12, 2 dec. 2023 (UTC)[Respondi]