Diskuto:Bankaŭtomato

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mi ne estas konvinkita, ke la kreinto elektis la plej taŭgan, trafan esprimon pri la aĵo. Narvalo 21:12, 3. Sep 2006 (UTC)

Ankaŭ mi ne. La kutima vorto estas bankaŭtomato, cetere jam uzita en Vikipedio sub Komputilo. Ankaŭ monaŭtomato ŝajnas esti ofte uzata, sed laŭ mia kompreno ĝi havas pli striktan signifon. Monaŭtomato estas maŝino por preni aŭ eventuale deponi monon. Per bankaŭtomato oni ankaŭ povas fari ĝirojn, printi konteltirojn kaj multe pli. Iam aperis artikolo en Monato pri la bankaŭtomatoj kun esperantlingvaj uzklarigoj. Mi provos trovi ĝin. PaulP 18:53, 5. Sep 2006 (UTC)
Mi kunsentas, ke bankskatolo ne klaras. Pli mallonga, do pli oportuna, estus monroboto, aŭ eĉ mon'boto. Tamen kun miaj amikoj mi ĉiam nomas ilin magia maŝino. :-) O'RyanW ( ) 08:47, 7. Nov 2006 (UTC)


"Elektronika bankskatolo", se vere estas termino, certe estas pli malofta ol "Bankaŭtomato" kaj "Monaŭtomato".

Ĉe Google mi trovas la jenajn statistikaĵojn: Results 1 - 10 of about 86 for "elektronika bankskatolo" Results 1 - 10 of about 1,290 for "bankaŭtomato". Results 1 - 10 of about 314 for "monaŭtomato".

Flanke, la termino "Bankaŭtomato" jam uziĝas en aliaj paĝoj en Vikipedio, inkluzive en la artikolo "Komputilo". Kaj, oni jam diskutas pri la nomo en tiu ĉi diskutopaĝo mem, sed tio okazis jam en 2006, do oni ŝajne ne tre atentas la artikolon nun.

Pro tiuj kialoj mi elektis ŝanĝi la nomon de la artikolo. Se oni trovas la ŝanĝon malĝusta eblas diskuti plu en la diskutopaĝo.

Dankon, Cution 16:39, 24. Nov 2008 (UTC)