Diskuto:Barth

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

La teksto nun informas ke la loko nomiĝas Barth (kaŝube: Biardo; pole: Bardo). La loko en vikipedio ankaŭ havas formon en la persa kaj en la ĉina, sed ĉu tio menciindas en la unua frazo??? Certe nun ekzistas iuj poloj en la urbo, certe ekzistas pli da turkoj, kaj pli da fuĝintoj el Afganio kaj Sirio, sed tamen la urbo ne havas kaj ne havos oficialan nomon en la turka, daria kaj en la araba. Kaj pri la kaŝuba: Mi forte dubas ke iam ajn ekzistis signifa kaŝuba loĝantaro tie! Cetere, la pola vikipedia artikolo nomas la lokon enkonduke simple "Barth" kaj poste en la teksto sincere aldonas "W języku polskim nazwa rekonstruowana w formie Bardo" (En la pola, la nomo estas rekonstruita en la formo de Bardo); "rekonstruita formo" entute ne estas historia kaj simple estas lingva ludo. Mi miras, ke ne estas aparta nomo en la platgermana, sed akceptas ke probable la nomo tiulingve same kiel en la sveda samas al la altgermana. Laŭ mi, plej sinceras elpreni la nomojn Biardo kaj Bardo el la unua frazo, kaj se iam aldoniĝos historia sekcio, tie mencii ke la loko iam apartenis al la regnoj Pomerio kaj Svedio. ThomasPusch (diskuto) 12:32, 22 okt. 2022 (UTC)[Respondi]