Diskuto:Batalo apud Verdun

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Tiu ĉi batalo ne estis de Verduno, Verduno ne batalis, sed ĝi okazis apud ĝi kaj oni batalis je ĝi. La titolo estas alinomenda al Batalo apud VerdunoBatalo je Verduno. Petr Tomasovsky 07:53, 29 Dec. 2011 (UTC)

Saluton
Laŭ mi, vi tute pravas. Verdire, kiam mi komencis labori pri tiu artikolo, mi nomis ĝin "Batalo apud Verdun" (vidu ties historion en mia laborpaĝo Uzanto:Zerodoto/Tradukado). Fine de oktobro, mi partoprenis la Vikimanion en Svitavy, kie pli spertaj vikipedistoj rekomendis al mi tiel ŝanĝi la titolon... Cetere, tiu regulo ne ŝajnas klare difinita ĉe Vikipedio : Batalo apud Hastings, Batalo ĉe Stalingrado, Batalo de Waterloo, ktp.
Do mi tute konsentas reveni al la unua titolo. Tion mi faros poste, ĉar nun plej gravas disvolvi kaj fini la artikolon, kaj ne estas tiel facile : mi komencis tradukon el la franca "Bataille de Verdun", antaŭ ol ekkonscii, ke la germana pli bone estas. Tial mi uzas nun la germanan...
Krome mi konfesas, ke mia lingvo ofte malglatas, do tiu artikolo estas korektota. Tamen, neniel eblas ŝanĝi la propran nomon, kiu estas Verdun, ne "Verduno".
Ĉian helpon mi ŝatos ! Zerodoto 21:43, 1 Jan. 2012 (UTC)
Mi alinomis la artikolon. La vortkunigo batalo de ... ne ĉie taŭgas. Ekz. kiam du viroj amindumas je unu virino, tio ne estas batalo de virino, sed batalo je virino. En naciaj lingvoj oni havas por ĉiuj bataloj siajn proprajn prepoziciojn, kiujn ĉiuj konas. Ankaŭ Esperanto havas plurajn prepoziciojn kaj nenie oni diras, ke por bataloj servas nur prepozicio de. Petr Tomasovsky 06:28, 1 Feb. 2012 (UTC)