Diskuto:Bazlernejo en Finnlando

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mi demandis, ĉu en Finnlando estas plu bazlernejaj instruistoj, kiuj estis antaue instruistoj en popollernejoj. Iuj respondis, ke apenaŭ plu estas, ĉar la popollernejoj estis nuligita en 1977 kaj do eĉ la plej juna homo, kiu estis instruisto en tia, estas jam pli maljuna ol 65 jaroj, ĉar la bazlernejaj instruistoj Finnlando pensiuliĝas relative junaj. Ankaŭ mia instruista amiko diris, ke li ne kredas, ke plu estas laborante tiaj, kiuj komencigis kiel popollerneja instruisto. Jyväskylämies (diskuto) 09:52, 16 mar. 2023 (UTC)[Respondi]

Al uzanto:Taylor 49:

Denove mi profunde pardonpetas. Mia mensa sanproblemo nun tiom mildiĝis, ke mi ne bezonas skribi al vi pri la tiel nomata deviga svedo. Mi dankas vin pro kompletigado de la artikoloj, kiujn mi faris por la Vikivortaro pri la nomoj de finnaj lernejaj formoj. Estis surprize scii, ke la plimulto de svedaj maljunuloj ankaŭ lernis alian lingvon ol la sveda. En Finnlando ankoraŭ maloftas ne-akademiaj maljunuloj, kiuj lernis alian lingvon ol la finna. Jyväskylämies (diskuto) 08:02, 18 mar. 2023 (UTC)[Respondi]

Mi hodiaŭ malaprobis la 13 tekstajn ŝanĝojn de 213.28.226.237, kiuj ne estis jam en la stabila versio. Bedaŭrinde la uzanto komplete forblokiĝis el wiki.eo, kaj krome li nun kreus duoblan paĝon "popollernejo" + "bazlernejo en Finnlando": unu temo havu nur unu vikipedian tekston! ThomasPusch (diskuto) 10:43, 25 nov. 2023 (UTC)[Respondi]

Popollernejo (kansakoulu) ne estis nur en Finnlando. Ankaux en Svedio estis popollernejo (folkskola). 193.210.163.111 01:39, 9 dec. 2023 (UTC)[Respondi]
La svedlingva vikipedia artikolo pri tiu afero rakontas pri la afero en diversaj nordlandoj. Kial la esperanta artikolo ne povus inkludi scion pri popollernejoj en la cxiuj landoj, kie ekzistis au ekzistas (en Danio plu ekzistas) popollernejo? 193.210.203.230 22:46, 13 jan. 2024 (UTC)[Respondi]
Eblas krei apartan tiaspecan pagxon kaj ligi gxin al d:Q513984. Taylor 49 (diskuto) 23:45, 14 jan. 2024 (UTC)[Respondi]