Diskuto:Bolto

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

En mia (nederlanda) teknika lernejo mi lernis ke bolto preskaŭ ĉiam estas cilindroforma kaj ke por munti aŭ malmunti oni bezonas boltilon. Kontraŭe ŝraŭbo estas ofte konusforma (sed ne ĉiam) kaj por (mal)munti oni bezonas ŝraŭbilon. Mi ne scias ĉu tio estas internacia normo sed ĝi almenaŭ klare distingas inter la du.--Verdulo 17:03, 25. Mar 2007 (UTC)

La difinoj, kaj konsekvence la diferencoj inter bolto kaj ŝraŭbo tute ne estas intenaciaj. En Eo, bolto estas Ŝraŭbo+Ŝraŭbingo (tio estas organo por bolti, kiu neprigas la du pecojn). Ŝraŭbo (liga) difiniĝas normale kiel organo kiu enŝraŭbiĝas en unu el la ligitaj pecoj, kia ajn estas la formo de la fino kaj de la kanelita parto. Nek bolto, nek ŝraŭbo difiniĝas laŭ formo, sed laŭ funkcio.--Ssire 18:49, 25. Mar 2007 (UTC)