Diskuto:Borat

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

La unua frazo diras ke la filma titolo "Borat: Cultural Learnings of America for Make Benefit Glorious Nation of Kazakhstan" estas farita en tiom malbona angla lingvo, ke la esperantan titolon oni devas simile fuŝi per "Borat: Rigardado en usona kulturon laŭ mende por gloro al kazaĥia nacioj". Sed mi dirus ke dum la angla teksto aspektas kiel kreaĵo de eŭrazia enmigrinto al Usono kun limigita kono de la angla, la esperanta teksto estas groteska fuŝo... La ŝerco estas forte troigita! Oni povus rekomendi laŭ la bazo de la esperanta traduko novkoncepti la anglan titolon al io kiel "Borat: Looke into emerica cultre for macke benfitt Glory to kazakh Nations", sed tia titolo estus tiom groteske fuŝa ke neniu plu komprenus ke temas pri satiro. Resume: estimata Petro Tomasovsky simple troigis ĉi tie! ThomasPusch (diskuto) 13:40, 26 mar. 2023 (UTC)[Respondi]