Saluton.@Pino~eowiki: Ĉu ekzistas fonto por la stranga unuo "kilometroj alt du"? Mi neniam legis ĝin ekster la Vikipedio ekde mia esperantistiĝo en 1992. Do, mi dubas, ke ĝi ekzistas. Mi konas nur "km²" kaj la elskribitan formon "kvadrataj kilometroj". --Tlustulimu (diskuto) 20:17, 22 mar. 2016 (UTC)[Respondi]
Saluton.@Pino~eowiki: Sur kiu paĝo de PIV vi legis tion? Aŭ ĉu vi eble eĉ legis tion en NPIV? Bonvolu atenti, ke ambaŭ libroj estas sufiĉe malsamaj. Mi scias tion, ĉar mi havas PIV el 1987 kaj NPIV el 2002. --Tlustulimu (diskuto) 19:47, 23 mar. 2016 (UTC)[Respondi]
Saluton! Estas nur ligilo al PIV, libera por ĉiuj. La artikolo estas
„ 1 ∆ Supera indico, kiu indikas grandon en potenco, k per kiu alia grando estu altigota: en la esprimo 25 (elparolu «du alt kvin») la nombro 5 estas la eksponento. ”
Saluton@Pino~eowiki:. Mi ĵus rigardis en la paperajn eldonojn de PIV kaj NPIV kaj konstatis, ke la paĝaro devas esti interreta versio de NPIV, ne de PIV. En la malnova PIV, el 1987, estas tute alia difino, nome de "Eksponento":
„ Nombro skribita dekstre de nombra aŭ algebra kvanto, k montranta, ĝis kia potenco ĝi estas altigota. ”