Diskuto:Breil-sur-Roya

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Pedanta noto pri Helpo:KVBA[redakti fonton]

Ĉaŭ, @ThomasPusch. Mi ŝanĝis la ordon de la sekcioj surbaze de la reguloj de Helpo:KVBA. «Vidu ankaŭ» antaŭ ol «Eksteraj ligiloj». Ĝis, — Super Nabla🪰 12:36, 1 maj. 2023 (UTC)[Respondi]

Ĉau, @Super nabla: Mi jam rimarkis ke mi en la lastaj jaroj ofte ne ekzakte atentis la ordon de "referencoj", "vidu ankaŭ" kaj "eksteraj ligiloj" fine de teksto. Tial mi mem antaŭ 2 1/2 semajnoj metis por mi noton en la propran notejon, kaj provas ekde tiam precize atenti la sinsekvon. Sed kompreneble estas tiom da dekmiloj da paĝoj, kiujn mi iam kreis, ke mi neniel povus nun kontroli ĉiujn kaj en kazo de neceso dekmilfoje ŝovi la sekcion «Vidu ankaŭ» iom supren antaŭ la sekcion «Eksteraj ligiloj». Mi precize atentas nun, sed kiam mi faris ekzemple tiun paĝon en junio 2020, mia fokuso estis klare atentigi ke oni en la vilaĝo parolas ne nur france sed ankaŭ okcitane. Pri pedanta sinsekvo de «Vidu ankaŭ» kaj «Eksteraj ligiloj» aŭ «Eksteraj ligiloj» kaj «Vidu ankaŭ» mi tiam tute ne atentis, kaj mi ne atentis ankaŭ pri plia detalo: ke nun oni por bone montri la mapon informkestan nepre devas indiki parametron pri tiel nomata "zomo" (PIV 2020 #2) kaj devas ankaŭ elekti la ĝustan nombron por zomo, alikaze la mapo aspektas tute ombra, malhelgriza, kiel en tiu ĉi paĝo. Persone mi dirus ke la malfavora mapigo eĉ pli malĝojigas min ol la sinsekvo de sekcioj. Cetere, mi fojfoje rigardetis la paĝon Helpo:KVBA post kiam ĝi ekestis en 2008 kaj sekvis la evoluon proksimume kvin jarojn, ĝis pli-malpli somero 2013, tiam mi iom tediĝis sekvi la tre etajn ŝanĝojn kaj ne plu rigardis ĝin - sed la ideo priskribi sinsekvon de la lastaj sekcioj - tion mi nun malkovris - ekestis nur en marto 2014 per persona aldono de KuboF, kiu simple memproponis normigon de la sinsekvo, kaj ĝi de tiam estas normo por tiuj kiuj rigardis la paĝon post marto 2014, negrave ke komence estis nur iom pedanta persona propono de KuboF, simple ĉar neniu protestis. Do, mi provas ekde almenaŭ 2 1/2 semajnoj, fakte jam ekde iom antaŭe, pedante sekvi la norman ordon kiun tiam enmetis KuboF en la paĝon, ĉar baze mi tute samopinias ke bonas interkonsento pri sinsekvo de sekcioj, sed mi ne povas garantii pri ĉiuj paĝoj de 2008 aŭ de 2012 aŭ de 2016 aŭ de 2020. ThomasPusch (diskuto) 19:00, 1 maj. 2023 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: @ThomasPusch Ne maltranviliĝu. Mi pensas, ke mi ankaŭ ofte malrespektis tion, ĉar mi ne konis la regulon. Mi skribis al vi por sciigi vin, por ke vi sciu pri la ekzisto. — Super Nabla🪰 20:28, 1 maj. 2023 (UTC)[Respondi]
Mi ekde pli-malpli monato vere scias. Vidu mian propran notejon. Kaj sincere dirite mi eĉ gluis grandan afiŝon al la muro apud la ekrano. Fidu tion... ThomasPusch (diskuto) 20:48, 1 maj. 2023 (UTC)[Respondi]