Diskuto:Bruĝaj kanaloj

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

La foto "OLVBrugge.jpg" ja bildigas kelkajn cignojn, kiuj menciiĝas eliloke en la teksto, sed ĝi grafike tiom malaltkvalitas (nur 34 KB, tre malmultaj rastrumoj, kaj en malfrua fazo de vespera duonlumo, do tre ombra), ke mi ne pensas ke bonas teni ĝin. Pri la katedralo en la vikipedia komunejo ja estas multaj pli bonaj fotoj, kvankam ne ĉiuj kun kanalo, kaj ja el pluraj perspektivoj eblas foti ĝin kun kanalo en la fota malfono. Do anstataŭa foto ne nepre estas el tute la sama perspektivo. Tamen: Mi nun anstataŭigas la foton per "OLV Brugge.jpg", nur unu interspaco pli, sed tute alia foto, bonkvalita, kvankam sen cignoj. Devos ebli trovi vere bonkvalitan foton de bruĝa kanalo, faritan dum sunplena tago kun brile blua ĉielo, en kiu iuj kanalaj cignoj estas en la fokuso, kaj pro multa sunlumo bone videblas. Se iu tia foto vere ankoraŭ ne estas en la komunejo, mi petus al Roland Rotsaert, origina farinto de tiu-ĉi artikolo, simple kun fotilo dum sunplena tago eliri el la domo, miksiĝi inter la turistojn kaj aparte fari iujn belajn fotojn pri la lokaj cignoj - certe ili meritas la atenton. ThomasPusch (diskuto) 10:27, 7 Mar. 2016 (UTC)