Diskuto:Bruanto

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Pli ĝusta nomo estas «bruanto»[redakti fonton]

PIV2005 pli trafe rekomendas la terminon bruanto por ĉi tiu nocio. Ĝi havas evidentajn avantaĝojn:

  1. Ĝi estas radikŝpara kaj klara (notu ke en Esperanto ne ekzistas verbo obstrui).
  2. Ĝi estas pli trafa ol la supozata «obstrukcanto»: la karakteriza eco, kontrasta kun la sonoranto estas bruo, la turbulento; dum obstrukco aperas ankaŭ ĉe la sonorantoj fluaj, kia /l/; kaj nazaj, kia /m/. La angla termino, kiun paŭsas «obstruanto», estas koncepte fuŝa, malpli taŭga, ol «bruanto».
  3. «Bruanto» estas sufiĉe internacia, kp la francan «consonne bruyante», la germanan «Geräuschkonsonant», la rusan «шумный согласный».

Same estas en ReVo: bruanto.

Mi rekomendas alinomi al «bruanto». Sergio (diskuto) 06:19, 15 Jan. 2015 (UTC)