Diskuto:Buŝa seksumado

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Neneŭtrala[redakti fonton]

Artikolo maldece primokas la usonan prezidenton George W. BUSH (kies rilato al la artikolo cetere estas dubindega). Krome ĝi enhavas nur etajn informerojn nekongruantaj unu kun la alia. Oni nepre forigu la primokojn, kaj aŭ kongruigu la reston kaj nomu la artikolon ĝermo, aŭ tute forigu ĝin, ĉar ja en tiu ĉi formo ĝi estas pli primokado ol enciklopedia artikolo. Blahma 19:40, 7. Sep 2005 (UTC)

Oni ne konfuzu ĉi hobion kun la "Bush'a seksumado", per bomboj kaj misiloj.-Kompreneble tiu konsilo ne rilatas al la temo...


Ho, mia kor'! Vere ni ne devas primoki pri tiel serioza homo! :) :) :) Roberto 01:21, 8. Sep 2005 (UTC)


Mi do devis sekvi la vikipidiajn regulojn, redakti kuraĝe kaj anstataŭigi la fuŝan verkon de la antaŭa(j) aŭtoro(j) per traduko de la neŭtralvidpunkta artikolo en cs:, enmetante la mencion pri la esperantaj vortoj kiel solan restindaĵon de la antaŭa versio. Mi markis la artikolon ĝermo, do vi estas bonvenigataj plikreskigi ĝin, sed bonvolu rememori la neŭtralan vidpunkton kaj ne faru ŝercojn aŭ ne enmetu troigojn kaj ĝenerale neagnoskatajn asertojn. Ŝajnas al mi, ke bedaŭrinde en la esperantlingva versio de la Vikipedio ne tiom gravas al la kontribuantoj la neŭtraleco, kiu dume estas unu el la bazaj reguloj en la anglalingva kaj pluraj aliaj. Blahma 13:12, 9. Sep 2005 (UTC)

D :D :D :D Roberto 19:23, 9. Sep 2005 (UTC)