Saltu al enhavo

Diskuto:Budao (urbo)

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
Aldoni temon
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Latest comment: antaŭ 1 jaro by ThomasPusch

Laŭ indiko en vikidatumaro ekzistas esperantlingva nomigo Budeno ... principe tio nur estas aserto sen referenco. Ĉu estas literaturaj referencoj pri tiu esperantigo? Se jes, la variaĵo menciindus en la unua frazo de la teksto. ThomasPusch (diskuto) 12:04, 4 okt. 2016 (UTC)Reply

La urbo meritas o-finaĵon, kiel longtempa ĉefurbo, sed budeno en kelkaj vortaroj signifas speciala kolbaso, alia kandidato Budao estas okupata. La slava nomo supozeble estiĝis, kiam 2 ĉeĥoj estis elektitaj reĝoj en Buda.--Crosstor (diskuto) 07:10, 16 sep. 2020 (UTC)Reply
Do, laŭ PIV "Budao" estas alternativa nomo por Budho (sed kun konvinkaj referencoj Budao ĉe rivero Danubo facile ankaŭ povas havi tiun nomon), kaj "budeno" estas efektive kolbaso. Ke la urbo volonte povas havi o-finaĵon, kiel longtempa ĉefurbo, estas ekster diskuto, sed por tio tamen necesas ekstervikipedia referenco, fakte du. Sen esperantlingva ekstervikipedia referenco, laŭeble aŭtoritata (sed iu ajn pli bonas ol neniu ajn), la loĝloko hungare estos Buda. Punkto.
En aliaj landoj ĉiuj nunaj ĉefurboj havas esperantlingvajn nomojn, kun ekstervikipediaj referencoj, sed eksaj, historiaj ĉefurboj ne ĉiam havas (ekzemple Kernavė, mezepoka ĉefurbo de la Grandduklando Litovio, kaj poste Trakai, antaŭ ol ekkonstruiĝis Vilno). Do: se oni volas varbi pri esperantlingva nomo por historia ĉefurbo, simple necesas esperanta(j) ekstera(j) referenco(j) - ne sufiĉas mem inventi novan vorton kun o-finaĵo. --ThomasPusch (diskuto) 18:48, 5 jul. 2025 (UTC)Reply