Diskuto:Bulgara Esperanto-Asocio

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Liston de la estraro oni la 25-an julio 2016 aldonis el "Bulgara Esperantisto". Kompreneble en la bulteno ne estas internaj vikipediaj ligiloj, sed ĉi tie oni aldonis ruĝajn ligilojn, kaj post pli ol ses jaroj nenio ŝanĝiĝis... krom - ke la estraro jes ŝanĝiĝis, probable jam plurfoje post julio 2016.

Laŭ la asocia retejo, la aktuala estraro estas:

(elektita de la 73-a Ĝenerala Kunsido de BEA, 14.05.2022, Trjavna)
Prezidanto: Boris Gaĝanov
Vicprezidanto: Maja Gorova
Membroj: Veselka Kamburova, Pavlin Boevski, Rumen Stojanov

Mi forte rekomendas prezenti ĝin kia en la asocia retejo, do per simplaj nomoj, ne per senespere ruĝaj ligiloj, kaj nepre kun indiko kiam kaj kie la nuna estraro ekoficis: Oni devas havi la ŝancon ricevi iun averton, se informo eble jam eksdatiĝis antaŭ ses aŭ dek du jaroj. Se iu estrarano ekhavas artikolon vikipedian, tiam kompreneble bonvenas meto de blua interna ligilo, sed la meto de ruĝa ligilo el julio 2016 neniel puŝis kreon de biografiaj artikoloj pri la estraranoj. Tiel evidente ne funkcias! ThomasPusch (diskuto) 23:17, 22 jan. 2023 (UTC)[Respondi]