Diskuto:Bure JU

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Laŭ Bure JU mi supozus, ke temas pri persono. Sed tio estas komunumo de nomo Bure; kio do estas JU kaj ĉu necesas skribi ĝin en la titolon? Petr Tomasovsky 07:11, 7. Nov 2010 (UTC)

Kara jes necesas skribi Bure JU, ĉar ekzistas multnombraj komunumoj en la franclingva teritorio kun la nomo Bure. Do evidente oni devas diferencigi. JU estas la oficiala simbolo por Kantono Ĵuraso, kaj estas oficiala uzo en Svislando aldoni al la komunuma nomo la kantonan mallongigon por distingi ĝin de alia samnoma aŭ similnoma komunumo. La artikolo cetere same nomiĝas Bure en la germanlingva vikipedio. (Estas diversaj aliaj similaj ekzemploj vidu Alle JU) DidiWeidmann 11:18, 7. Nov 2010 (UTC)
Se estas urboj, vilaĝoj, komunumoj kaj aliaj kun la sama nomo, ni skribas tie enkrampe tion, pri kio temas. Ni ne skribas Podlužany BN, sed Podlužany (Bánovce nad Bebravou), ne Kravaře OP, Kravaře CL, sed Kravaře (Opava)Kravaře (Česká Lípa) kaj tiel plu, kaj tiel plu. Ĉu vi scius, kio estas OP, CL, BN, SM, OV, CB, KM, PX, BB, KE, NJ, JC ...? Se ne, tio estas aŭtokodoj de rilataj distriktoj. Ĉu ne estus do pli bone skribi en titolo aliaj precizigon? Petr Tomasovsky 14:00, 7. Nov 2010 (UTC)
Bure JU estas oficiala skribmaniero de la nomo. Krome la signifo ekzemple de JU ja troveblas sub Kantono Ĵuraso kaj sub JU. Fakte jam en centoj da Svisaj Komunumoj ekzistas samtipaj nomskriboj. Krome ne eblas anstataŭ JU skribi Ĵuraso, ĉar tiun skribmanieron oni oficiale uzas por la komunumo en la franca departemento Jura. - Krome tion modifi estus giganta laboro, ĉar tion oni ja devus modifi en centoj da svisaj komunumo kaj en la koncernaj ŝablonoj kaj intervikiaj ligiloj. (Pfäffikon SZ, Pfäffikon ZH .... (Enventuele eblus aldoni en la koncernaj artikoloj apartan indikilon. Ĉiukaze, kiam ekzistas nomo kiel Bure JU, tiam ekzistas apartigilo kun la nomo Bure, tie tuj klariĝas la signifo de JU de evitente konfuziĝo ne povas estiĝi.) Cetere la de vi cititaj ekzemploj pri Slovenio ja ne tauĝas, ĉar la skribmaniero Podlužany BN en Slovenio neniel estas oficiala. Sed en Svislando tiu-ĉi skribmaniero estas oficiale, same oficialas la kantonaj mallongigoj. Amike DidiWeidmann 14:39, 7. Nov 2010 (UTC)
Unue, mi ne skribis pri Slovenio kaj due - Vikipedio tolerus ĉion, eĉ titoli Podlužany BN. Petr Tomasovsky 14:53, 7. Nov 2010 (UTC)
Pardonu Slovakio - sed tiun intermiksiĝon la homoj el la regiono ja jam kutimas ... (la cindraj dioj punu min!!!) - la demando nature ne estas ĉu vikipedio toleras, sed ĉu estas korekte respektive kutimo kaj komprenebla. En la kazo de svisaj komunumoj mi tion devas jesi. En la kazo de vi citita efektive la de vi uzita skribmaniero trovas konfirmon. Ĉiukaze via diskutokontribuo montras klare, ke la duliteraj mallongigoj post svisaj komunumoj (cetere ankaŭ uzataj ofte en commons) bezonas klarigon. Tion mi do nepre aldonu. Ĉu vi povus konsenti pri tia solvo (cetere malpli laborplena ol modifo de ĉiuj titoloj kaj ankaŭ pli sencohava, ĉar neeviteblas, ke estonte rekreiĝos tiaj nomoj). DidiWeidmann 15:57, 7. Nov 2010 (UTC)