Bure JU

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Disambig.svg - La mallongigo JU en Bure JU staras por la svisa Kantono Ĵuraso. Por aliaj signifoj de la nomo vidu sub Bure..

Bure
Blazono de Bure
Preĝejo de Bure
Kantono Ĵuraso
Distrikto Porrentruy
Koordinatoj  47°26′35″N 7°0′25″O  /  47.44306°N, 7.00694°O / 47.44306; 7.00694 (Bure JU)Koordinatoj: 47°26′35″N 7°0′25″O  /  47.44306°N, 7.00694°O / 47.44306; 7.00694 (Bure JU)
Nombro de enloĝantoj 685
Areo 13,69 km²
Alteco 587 m super marnivelo
Poŝtkodo 2915
Komunumkodo 6778
Mapo de Bure
v  d  r
Information icon.svg

Pri la komunumo[redakti | redakti fonton]

Bure estas komunumo en la distrikto Porrentruy en Kantono Ĵuraso, Svislando. Ĝi havis 685 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Bure situas en nordokcidento de la regiono Ajoie. La komunumo en Svislando estas konata pro la grava kazerno kaj tankoekzercejo de la Svisa Armeo, kiu estas la ĉefa labordonanto de la komunumo.

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Aktuale la komunumo situas tute flanke de la gravaj trafikvojoj. En la jaro 2012 apud Bure estos malfermita alveturejo al la nove konstruata parto de la svisa aŭtovojo A16. De la armea eksercejo al en Bure al Courtemâche kaj Porrentruy ekzistas fervojlinio, kiu apartenas al la Svisa Armeo. Ĝi estas uzata nur por armetransportoj, sed ne por ordinara pasagertrafiko. Al la publika transportreto la komunumo estas konektita per poŝtaŭtolinio de Fahy JU al Porrentruy.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Bure datiĝas el la jaro 1139 kiel Bures. Dum mezepoko Bure apartenis al kaj estis ĉefloko de la voktejo Ajoie, kiu estis en la 13-a jarcento integrita al la Princepiskopejo Bazelo. Post la franca revolucio de 1792 ĝi dum unu jaro apartenis al la Raŭraka Respubliko, kiu kiel departamento Mont Terrible estis aligita al Francio. De 1800 ĝis 1815 Bure apartenis al la franca departemento Haut-Rhin, kaj en la jaro 1816 ĝi per dekreto de la Viena Kongreso de 1815 fariĝis parto de la distrikto Porrentruy de Kantono Berno. Ek de la 1-a de januaro 1979 Bure apartenas kun la tuta distrikto al la nova Kantono Ĵuraso. [1] [2]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

  • Aliaj lokoj kun la nomo Bure


Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Fonto: Dominique Prongué: Bressaucourt en Historia Leksikono de Svislando (2002-12-18)
  2. Fonto: Dominique Prongué: Bure en Historia Leksikono de Svislando (2005-01-18)

Eksteraj Ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • Kunlaboru en Commons Komunejo proponas multimediajn dosierojn al temo sub la gloso Bure