La Baroche

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La Baroche
Blazono de La Baroche [1]
Miserez, La Baroche
komunumo en Svislando
Kantono Ĵuraso
Distrikto Porrentruy
Koordinatoj  47° 25′ 45″ N 7° 10′ 35″ O / 47.42917 °N, 7.17639 °O / 47.42917; 7.17639 (mapo)Koordinatoj: 47° 25′ 45″ N 7° 10′ 35″ O / 47.42917 °N, 7.17639 °O / 47.42917; 7.17639 (mapo)
Nombro de loĝantoj 1207
Areo 31,1 km²
Alteco 479 m super marnivelo
Poŝtkodo 29
Komunumkodo 6810
Mapo de La Baroche
vdr

Pri la komunumo[redakti | redakti fonton]

La Baroche estas komunumo en la distrikto Porrentruy en Kantono Ĵuraso, Svislando. Ĝi havis 1207 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La komunumo La Baroche situas en oriento de la regiono Ajoie, kiel nomiĝas la nordokcidenta parto de Kantono Ĵuraso. En la Baroche fontas la rivero Allaine. La komunumo konsistas el la vilaĝoj kaj iamaj komunumoj Asuel, Charmoille, Fregiécourt, Miécourt kaj Pleujouse.

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo La Baroche limas al Pleigne, Bourrignon, Boécourt, Clos du Doubs, Cornol, Alle, Vendlincourt, Levoncourt (Francio), Oberlarg (Francio), kaj Lucelle (Francio).

Trafiko[redakti | redakti fonton]

La Baroche situas ĉe la kantona ĉefvojo n-ro 247 de Porrentruy tra franca teritorio al Laufen en Kantono Bazelo Kampara. Al la publika transportreto la komunumo estas konektita per poŝtaŭtolinio de Lucelle al Porrentruy.

Historio[redakti | redakti fonton]

La Baroche fondiĝis la 1-an de januaro 2009 per kuniĝo de la ĝis tiam aŭtonomaj komunumoj Asuel, Charmoille, Fregiécourt, Miécourt kaj Pleujouse.

La unua dokumenta mencio de Miécourt datiĝas el la jaro 866 kiel Curtem que Mietiam. [2], de Asuel en la jaro 1136 jam tiam kiel Asuel, de Charmoille kiel Calmillis kaj de Fregiécourt kiel Frigiscurth ankaŭ en la jaro 1136, kaj de Pleujouse en la jaro 1105 kiel Pluiusa.

Ek de la 13-a jarcento la kvin vilaĝoj de la hodiaŭa komunumo La Baroche estis posedaĵo de la Princepiskopejo Bazelo. En la 16-a jarcento ili estis atribuitaj al la majorejo Alle de la princepiskopa voktejo Ajoie. Post la franca revolucio de 1792 ili dum unu jaro apartenis al la Raŭraka Respubliko, kiu kiel departamento Mont Terrible estis integrita al Francio. De 1800 ĝis 1815 la vilaĝoj de La Baroche apartenis al la franca departemento Haut-Rhin, kaj en la jaro 1816 ĝi per dekreto de la Viena Kongreso de 1815 fariĝis parto de la distrikto Porrentruy de Kantono Berno. Ek de la 1-a de januaro 1979 Asuel, Charmoille, Fregiécourt, Miécourt kaj Pleujouse apartenas kun la tuta distrikto al la nova Kantono Ĵuraso kaj estis ĝis la 31-a de decembro 2008 memstaraj komunumoj.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Laŭ simbolo sur la muro de la komunuma domo - ĉu tio estas la oficiala blazono, ĝis nun nenie estas dokumentita
  2. Fonto: Dominique Prongué: Miécourt en Historia Leksikono de Svislando (2008-11-13)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]