Raŭraka respubliko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Raŭraka Respubliko)
Raŭraka respubliko
17-a de decembro 1792 – 23-a de marto 1793
historia lando • Napoleona ŝtato
Geografio
La Princepiskopjeo Bazelo en la 18-a jarcento
La Princepiskopjeo Bazelo en la 18-a jarcento
Ĉefurbo:
Loĝantaro
Ŝtat-strukturo
Antaŭaj ŝtatoj:
Postsekvaj ŝtatoj:
Historio
vdr

La Raŭraka Respubliko (france République rauracienne) estis filia respubliko de Francio, kiu estiĝis kiel postsekvo de la Franca Revolucio de 1789.

Nomo[redakti | redakti fonton]

La vorto raŭraka devenas de la nomo de la kelta tribo de la raŭrakoj, kiuj setlis antaŭ la romia epoko en la regiono de la Supra Rejno.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La teritorio de la Raŭraka Respubliko konsistis el la partoj de la Princepiskopejo Bazelo, kiuj apartenis al la Sankta Romia Imperio. Tio praktike kongruas kun la hodiaŭa Kantono Ĵuraso kaj la nova administra regiono Berna Ĵuraso de Kantono Berno.

Historio[redakti | redakti fonton]

La Raŭraka Respubliko estis fondita la 17-an de decembro 1792, kiam francaj trupoj okupis surbaze de la defendo alianco kun la Princepiskopejo Bazelo la teritoriojn kiuj apartenis al la Germana Imperio. Ne estis okupitaj la partoj de la episkopejo, kiuj apartenis al la Svisa Ĵurkomunumo, ĉar tiuj estis integritaj al la Helveta Respubliko, kiu jam estis aliancano de Francio. La Raŭraka Respubliko havis tre mallongan ekziston. Jam tri monatojn post ĝia kreiĝo ĝi estis malfondita kaj integrita kiel Departemento Mont-Terrible al Francio. La malfondiĝo okazis surbaze de popola baloto favore al integriĝo al Francio, kiun Francio manipulis. La baloto okazis, post kiam du naciaj asembleoj de la Raŭraka Respubliko malfavoris aliĝon al Francio. La integriĝo al Francio plenumiĝis la 23-an de marto 1793 per transformo de la respubliko al la franca Departmento Mont-Terrible (laŭ la nomo de la monto sude de Porrentruy). En la jaro 1815 la iama Raŭraka Respubliko estis de la Viena Kongreso atribuita al la svisa Kantono Berno, kaj tiel fariĝis parto de Svislando. Tiu arbitra atribuo de la tradicie franclingva regiono al la germanlingva Kantono Berno kreis la kernon de la posta ĵurasa konflikto, kiu preskaŭ du jarcentojn pli poste kulminis en la fondiĝo de Kantono Ĵuraso.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]