Bonfol

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Bonfol (stacidomo).
Bonfol
Blazono de Bonfol
Preĝejo de Bonfol
komunumo en Svislando
Kantono Ĵuraso
Distrikto Porrentruy
Koordinatoj  47° 28′ 45″ N 7° 9′ 5″ O / 47.47917 °N, 7.15139 °O / 47.47917; 7.15139 (mapo)Koordinatoj: 47° 28′ 45″ N 7° 9′ 5″ O / 47.47917 °N, 7.15139 °O / 47.47917; 7.15139 (mapo)
Nombro de loĝantoj 684
Areo 13,59 km²
Alteco 432 m super marnivelo
Poŝtkodo 2944
Komunumkodo 6775
Mapo de Bonfol
vdr

Pri la komunumo[redakti | redakti fonton]

Bonfol (malnova germanlingva nomo Pumpfel) estas komunumo en la distrikto Porrentruy en Kantono Ĵuraso, Svislando. Ĝi havis 684 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Bonfol situas en nordoritento de la distrikto proksimume 9 kilometrojn nordoriente de la distriktĉefloko Porrentruy en la fundo de la valo de la rivereto Vendline apud la landlimo al Francio. La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 13,59 km², de kiuj 44% estas kovritaj de arbaro, 48% servas por agrikulturo kaj 6% por setlado.

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Bonfol limas en nordoriento al Pfetterhouse (Francio), en oriento al Courtavon (Francio), en sudo al Vendlincourt en okcidento al Damphreŭ, kaj en nordokcidento al Beurnevésin.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

La stacidom de Bonfol estas la finhaltejo de mallarĝŝpura trajnlinio de la Ĵurasaj Fervojoj, kies elirpunkto estas Porrentruy. La komunumo situas flanke de la gravaj aŭtomobilaj trafikvojoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Bonfol datiĝas el la jaro 1136 kiel Bunfol. Dum mezepoko la vilaĝo Bonfol apartenis al la princepiskopejo de Bazelo kaj estis submetita al la majoro de Coeve. Post la franca revolucio de 1792 ĝi dum unu jaro apartenis al la Raŭraka Respubliko, kiu kiel departamento Mont Terrible estis integrita al Francio. De 1800 ĝis 1815 Bonfol apartenis al la franca departemento Haut-Rhin, kaj en la jaro 1816 ĝi per dekreto de la Viena Kongreso de 1815 fariĝis parto de la distrikto Porrentruy de Kantono Berno. Ek de la 1-a de januaro 1979 Bonfol apartenas kun la tuta distrikto al la nova Kantono Ĵuraso.[1]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]