Courchavon

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Courchavon (stacidomo).
Courchavon
Blazono de Courchavon
Courchavon
komunumo en Svislando
Kantono Ĵuraso
Distrikto Porrentruy
Koordinatoj  47° 26′ 30″ N 7° 3′ 25″ O / 47.44167 °N, 7.05694 °O / 47.44167; 7.05694 (mapo)Koordinatoj: 47° 26′ 30″ N 7° 3′ 25″ O / 47.44167 °N, 7.05694 °O / 47.44167; 7.05694 (mapo)
Nombro de loĝantoj 305
Areo 6,23 km²
Alteco 407 m super marnivelo
Poŝtkodo 2922
Komunumkodo 6783
Mapo de Courchavon
vdr

Pri la komunumo[redakti | redakti fonton]

Courchavon estas komunumo en la distrikto Porrentruy en Kantono Ĵuraso, Svislando. Ĝi havis 305 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Courchavon situas nordokcidente de la distriktĉefloko Porrentruy ĉe la bordo de la rivero Allaine. Al la komunumo apartenas krom la ĉefvilaĝo mem la vilaĝeto Mormont. La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 6,23 km², de kiuj pli ol la duono, nome 60%, estas kovritaj de arbaro, 33% servas por agrikulturo kaj 2% por setlado.

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Courchavon limas en nordo al Basse-Allaine, en oriento al Coeuve, en sudo al Porrentruy, kaj en okcidento al Bure.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Tra la komunumo pasas la trafikriĉa kantona ĉefvojo A6 de Porrentruy al Boncourt kaj pluen al Francio. En 2012 estos malfermita la sekvo de la svisa aŭtovojo A16 de Porrentruy kaj la komunumo ricevos propran alirejon al la aŭtovojo unuflanke kaj estos senŝarĝita de la transirtrafiko aliflanke. Al la publika transportreto la komunumo estas konektita per la fervojlinio de Porrentruy al Delle. De Courchavon kondukas ankaŭ fervojlinio al la armilejo de Bure, kiu tamen estas uzata nur por armeaj transportoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Courchavon datiĝas el la jaro 1279 kiel Corchavon. Ek de la 13-a jarcento Courchavon estis posedaĵo de la Princepiskopejo Bazelo. En la 16-a jarcento ĝi estis atribuita al la majorejo Courtedoux de la princepiskopa voktejo Ajoie. Post la franca revolucio de 1792 ĝi dum unu jaro apartenis al la Raŭraka Respubliko, kiu kiel departamento Mont Terrible estis integrita al Francio. De 1800 ĝis 1815 Courchavon apartenis al la franca departemento Haut-Rhin, kaj en la jaro 1816 ĝi per dekreto de la Viena Kongreso de 1815 fariĝis parto de la distrikto Porrentruy de Kantono Berno. Ek de la 1-a de januaro 1979 Courchavon apartenas kun la tuta distrikto al la nova Kantono Ĵuraso.[1]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]