Allaine
Allaine | |
---|---|
Allaine en Porrentruy | |
rivero | |
Bazaj informoj | |
Longeco | 65 km |
Akvokolekta areo | 1 120 km² |
Averaĝa trafluo | 2,3 m³/s |
Fluo | |
- Alteco super marnivelo | 600 m |
Enfluejo | Doubs |
- Alteco | 305 m |
Geografio | |
Alfluantoj | Coeuvatte, Bourbeuse, Savoureuse, Lizaine |
Rivero en Eŭropo | |
Allaine estas rivero en Kantono Ĵuraso en Svislando kaj en Francio. Ĝi havas longecon de 65 km fontas en Kantono Ĵuraso en Svislando, kaj alfluas en la departemento Doubs al Doubs. La svisa parto de la baseno de Allaine nomiĝas Ajoie (aŭ en la germana lingvo Elsgau). Sur ĝiaj lastaj kilometroj en departemento Doubs la rivero nomiĝas Allan.
Akvofonto
[redakti | redakti fonton]La fonto de Allaine situas en Charmoille en la komunumo La Baroche ĉe la koordinatoj 47° 25′ 30″ N 7° 12′ 25″ O / 47.42500 °N, 7.20694 °O (mapo)Koordinatoj: 47° 25′ 30″ N 7° 12′ 25″ O / 47.42500 °N, 7.20694 °O (mapo) sur alteco de 600 m s.m.
Fluo
[redakti | redakti fonton]Post ĝia fonto la rivero Allaine unue fluas okcidenten tra Alle al Porrentruy. En Porrentruy la river kurbiĝas norden kaj fluas nun tra Courchavon kaj Basse-Allaine, por en Boncourt elflui el Svislando al Francio. En Delle la rivero nun alfluas la francan Teritorion de Belforto. En Morvillars la rivero atingas la kaldronon, tra kiu fluas la Kanalo de Rejno al Rodano kun kiu ĝi unuiĝas kaj nun fluas ĝis ĝia alfluo al Doubs tra la departemento Doubs. Precipe en la sivsa parto la rivero Allaine plej ofte kondukas nur malmulte da akvo. Tion kaŭzas la karsta grundo, kio kauzas, ke granda parto de la akvo en la regiono malaperas rekte subtere. La akvokvanto estas mezurata apud Boncourt ĉe la sivsa landlimo. La averaĝa trafluo estas tie 2,3 m³/sek, tamen la kvanto povas varii inter nur 0,5 m³/sek ĝis 100 m³/sek.
Alfluejo
[redakti | redakti fonton]Sur alteco de 305 m s.m. Allaine en Voujeaucourt en la departemento Doubs alfluas al Doubs.