Bressaucourt

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bressaucourt
Blazono de Bressaucourt
vilaĝo • former municipality of Switzerland
Kantono Ĵuraso
Distrikto Porrentruy
Koordinatoj  47° 23′ 20″ N 7° 2′ 20″ O / 47.38889 °N, 7.03889 °O / 47.38889; 7.03889 (mapo)Koordinatoj: 47° 23′ 20″ N 7° 2′ 20″ O / 47.38889 °N, 7.03889 °O / 47.38889; 7.03889 (mapo)
Nombro de loĝantoj 420
Areo 9,49 km²
Alteco 536 m super marnivelo
Poŝtkodo 2904
Komunumkodo 6776
Mapo de Bressaucourt
vdr

Pri la komunumo[redakti | redakti fonton]

Bressaucourt (prononcu bresokur) estas komunumo en la distrikto Porrentruy en Kantono Ĵuraso, Svislando. Ĝi havis 420 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Bressaucourt situas ĉe la norda flanko de la ĵurasa montoĉeno Lomont sur alteco de 536 m s.m., proksimume 4 kilometrojn nordokcidente de la distriktĉefloko Porrentruy. La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 9,49 km², de kiuj pli ol la duono, nome 54% estas kovritaj de arbaro, 42% servas por agrikulturo kaj 4% por setlado.

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Bressaucourt limas en nordo al Courtedoux, en nordoriento al la distriktĉefloko Porrentruy, en oriento al Fontenais, en sudoriento al Clos du Doubs, en sudokcidento al Montancy (Francio), kaj en okcidento al Haute-Ajoie.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Ĝis antaŭ mallonga tempo Bressaucourt situis komplete flanke de la gravaj trafikvojoj. Ek de 2005 tamen nur du kilometrojn de la vilaĝocentro troviĝas apud Porrentruy alveturejo al la svisa aŭtovojo A16. La komunumo estas konektita al la publika transportreto per buslinio al Porrentruy. En 2011 estos malfermita en Bressaucourt nova aerodromo, kiu anstataŭos la malnovan aerodromon de Porrentruy. La nova aerodromo disponos pri 800-metra kudronita kurvojo, kiu permesos alteriĝon ankaŭ al mezgrandaj aviadiloj.

Historio[redakti | redakti fonton]

En la kaverno Bâme aŭ Pirotas ja em la bronzepoko setlis homoj, kiuj apartenis al la La-Tène-kulturo.

La unua dokumenta mencio de Bressaucourt datiĝas el la jaro 1139 kiel Bersalcurt. Dum mezepoko Bressaucourt apartenis al la voktejo Ajoie, kiu estis en la 13-a jarcento integrita al la Princepiskopejo Bazelo. Post la franca revolucio de 1792 ĝi dum unu jaro apartenis al la Raŭraka Respubliko, kiu kiel departamento Mont Terrible estis aligita al Francio. De 1800 ĝis 1815 Bressaucourt apartenis al la franca departemento Haut-Rhin, kaj en la jaro 1816 ĝi per dekreto de la Viena Kongreso de 1815 fariĝis parto de la distrikto Porrentruy de Kantono Berno. Ek de la 1-a de januaro 1979 Bressaucourt apartenas kun la tuta distrikto al la nova Kantono Ĵuraso. [1]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]