Diskuto:Centralizismo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Diskuto:Centralismo)

Estas pluraj ruĝaj ligiloj kiuj atendus paĝon Centralismo, kiu laŭ nuna stato do ne ekzistas. Sed la paĝoj pravas: pro kiu kialo, pro kiu norma esperanta vortaro la termino nomiĝu "Centralizismo"? Kiun fonton oni havus por pravigo de vortero -iz- ĉi tie aŭ por radiko centraliz-. Sen ajna pravigo mi nur povas kompreni, ke la titolo estas fuŝa eraro. Mi alinomigas la paĝon al titolo Centralismo, kies interna ligilo do bluiĝos. ThomasPusch (diskuto) 19:18, 23 nov. 2022 (UTC)[Respondi]

Tamen, kontrolante mi mem trovas fonton por la formo "centralizismo", kiu al mi kaj al ĉiuj redaktintoj de la ekse ruĝa ligilo pri "centralismo" ŝajnas fremda: PIV 2020 notas la formon "centralizismo", kaj ankaŭ en PIV 1970 la sama enhavo jam notiĝis (PIV 1970, p. 139, dekstra kolumno). Mi do malfaras mian ĵusan alinomigon, aldonas la fonton al la teksto kaj aldonas variaĵon "centralismo". ThomasPusch (diskuto) 19:35, 23 nov. 2022 (UTC)[Respondi]