Diskuto:Chautauqua

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

@Tlustulimu: Ne ke nun nepre devus okazi agado, sed nur por averta informo: La {{informkesto urbo}} fidinde enprenas informojn pri areoj el vikidatumoj kaj el tio ankaŭ fidinde kalkulas loĝdenson. Tio funkcias perfekte, se kiel kutime en ĉiuj landoj krom Usono, oni kutime indikas la areon en km². En Usono principe en vikipedio ankaŭ uziĝu prefere tiu internacia unuo, kaj en iuj datumeroj pri pli grandaj usonaj urboj tiel ankaŭ estas, sed en multegaj datumeroj usonaj vikipediistoj simple pro la loka kutimo enigas areon en kvadrataj mejloj. Tion nia internacia informkesto ne komprenas kaj ĝis nun miskomprenas la nombron de areo kvazaŭ ĝi estus en km². Sekve ankaŭ rezultas malĝusta loĝdenso. Sendube estus dezirinda sed nerealisma tasko konvinki ĉiujn homojn en vikidatumaro, ke tie estu unuoj nur en la normaj internaciaj unuoj, kaj la angla vikipedio el tiu nombro en km² povas senprobleme per ŝablono kalkuli unuon en kvadrataj mejloj. Alternative nur eblus pripensi, ĉu eblas saĝigi nian informkeston ke ĝi deduktas kiam indiko estas mise en mejloj aŭ kvadrataj mejloj, kaj mem kalkulas tion. Aŭ plia alternativo, ankaŭ nerealisma, estas atendi ke iu redaktanto mem trovas la kalkuleraron kaj memstare metas ĝustan parametron "areo= " en la informkeston. Tiam tamen ankaŭ necesas permane ĝustigi la parametron "loĝdenso= ", kaj ne eblas uzi vikidatumajn informojn en la teksto mem... Mi nun ne jam mem adaptas la informkestajn parametrojn pri areo kaj loĝdenso, por ke vidiĝu la origina stato, sed mi ĉiukaze supozas ke la eraro koncernas milojn da artikoloj. ThomasPusch (diskuto) 12:55, 7 dec. 2022 (UTC)[Respondi]