Diskuto:Christian Morgenstern

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

La artikolo ĝis nun estis enordigita al "Kategorio:Literaturo de Svisio" kiun mi ĵus havis taskon ŝanĝi al "Kategorio:Literaturo de Svislando". Tamen el la esperanta teksto tute ne eblas kompreni, kiun rilaton la verkisto povus havi al "Literaturo de Svislando". Tial mi elprenas tiun kategorion. Se reelmeti, tiam kun esperanta teksto, kiu klarigas la rilaton, plej bone konfirmite per referenco(j). Kompreneble li verkis origine germanlingve kaj estas legata ĉie kie homoj komprenas la germanan, do ankaŭ en Svislando (kaj en Aŭstrio, Slovenio, Hungario, Rumanio, Pollando, Belgio, Francio, Italio, Hispanio, ĉiuj aliaj ŝtatoj de EU, Usono, Kanado, Israelo, Brazilo ktp.) - tio ne pravigas apartenon al ĉiuj kategorioj "Literaturo de ...". Solan ideon pri ebla ligo al Svislando mi povus imagi laŭ tio, ke la esperantisto W. Nüesch tradukis unu libreton de Morgenstern al Esperanto. Sed se iu tradukisto tradukas verkon de Ŝekspiro al la finna, latva, litova, eŭska, kataluna, albana, korea, japana aŭ svahila, kaj eble faras tion en Novjorko, Bruselo aŭ Kievo, tio ne signifas ke Ŝekspiro per tio eniras la literaturon de Usono/Belgio/Ukrainio/Finnlando/Latvio/Litovio/Hispanio/Francio/Andoro/Koreio/Japanio/Tanzanio/Kenjo/Ugando kaj Demokratia Respubliko Kongo. Laŭ la nuna stato ne eblas kompreni la kategorion. Skribu ion en la teksto, se vi volas informi pri io. ThomasPusch (diskuto) 00:42, 8 dec. 2023 (UTC)[Respondi]