Diskuto:Christoph Brüx

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

La subunuo "Parencaj temoj" kaj en la informkesto kaj en la teksto mem listigas vastan gamon da muzikistoj kaj muzikgrupoj. Almenaŭ mi, kvankam mi verkis multajn artikolojn pri popmuzikistoj kaj aliaj artistoj, pri iuj indikoj ne sukcesas kompreni kial ĝuste tiuj muzikistoj kaj muzikgrupoj pli parencas al la stilo de Christoph Brüx ol aliaj muzikistoj kaj muzikgrupoj... Aŭ oni klarigu la apartan rilaton al tiuj aliaj muzikist(ar)oj aŭ alikaze oni prefere rezignu pri tia, laŭ unua rigardo iom arbitra, listo. Mi tial en la informkesto lasas manplenon da muzikist(ar)oj, kiuj menciiĝas en la teksto, kaj provizore forprenas la aliajn - en la teksto tiuj muzikistoj kiuj menciiĝas liste ja jam havas mencion, do ne necesas duobla listo, kaj pri la aliaj validas la sama dubo: do la entekstan liston mi provizore tute nevidigas. Sed kun ĝustaj klarigoj eblas bone revidigi la forprenitaĵon. ThomasPusch (diskuto) 12:53, 12 Jul. 2014 (UTC)