Diskuto:Cibermilito

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

La vorto "Cibermilito" laŭ mia kompreno ne estas Esperanto, nur pro la tri finaj silaboj aspektas tia. Vorto cibero ne ekzistas, sed la vorto ŝajne kopias la anglan afikson "cyber", kiu aludas al la koncepto de Kiberspaco, en kiu la unuaj du silaboj estas mallongigo de la termino "kibernetiko". Do, la artikolo povus nomiĝi "kiberspaca milito", aŭ eventuale, tre kuraĝe vortumante, "kibermilito". ThomasPusch (diskuto) 10:38, 17 maj. 2017 (UTC)[Respondi]

Vidu ke aliaj lingvoj tute priskribas la fenomenon sen inventi novan vorton. Ekzemple hispane estas Guerra informática kaj serbe Информатичко ратовање [informatiĉko rarovanje], do "informadika milito", itale estas Guerra cibernetica, pole Wojna cybernetyczna aŭ slovene Kibernetska vojna, do "kibernetika milito"... ThomasPusch (diskuto) 10:44, 17 maj. 2017 (UTC)[Respondi]