Diskuto:Cremona

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Cremona estas la nomo de regione centra urbo en Italio kaj de malgranda vilaĝo en Kanado. Ke la artikolo "Cremona" sen interkrampa aldonaĵo ligas al la kanada vilaĝo, internacie preskaŭ nekonata, estas misgvido. Tial mi nomas la vilaĝan artikolon "Cremona (Kanado)" - eblus ankaŭ "Cremona (Alberto)", sed la aldonaĵo Kanado ankoraŭ pli klaras - kaj gvidas la artikolan titolon "Cremona" al la teksto pri la itala urbo. ThomasPusch (diskuto) 07:55, 31 maj. 2016 (UTC)[Respondi]