Diskuto:Cumo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Saluton. Mi ĵus aldonis du pliajn bildojn al la skemoj kaj korektis eraron. Krome mi aldonis du pliajn variantojn, por kiuj ankoraŭ mankas esperantaj terminoj. Ĉu eblas "ripidio" kaj "drepanio", laŭ la menciitaj sciencaj terminoj? Mi havas botanikan faklibron, kiu mencias tiujn du tipojn. Sed la libro estas sufiĉe malnova, nome el 1921. Ĉar en la kataluna kaj nederlanda vikipedioj ekzistas jam artikoloj pri tiuj du tipoj, estus bone eĉ krei artikolojn en nia Vikipedio. Eble mi ja povus traduki la germanan artikolon de:Fächel. --Tlustulimu (diskuto) 22:53, 23 apr. 2021 (UTC)[Respondi]