Diskuto:Dümmer (lago)

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Tlustulimu aldonis ruĝajn ligilojn pri tri el la ĉefaj elfluoj de la lago, kiuj fakte estas branĉoj de la rivero Hunte: Lohne, Grawiede kaj Wätering. Lohne longas 10 km, Grawiede 17 km kaj Wätering nur 7 km. La akvovojo Hunte ja konsidereblas signifa rivero en Germanio kaj havas artikolon, sed tiuj tri malgrandaj riverobranĉoj laŭ mi vere ne prioritate bezonas propran e-lingvan artikolon, konsiderante la staton ke pri multaj ŝtatoj eĉ la 10 plej grandaj riveregoj ankoraŭ ne havas e-lingvan artikolon. Mi neniel volus esprimiĝi malrespekte pri la tri riverobranĉoj, kiujn mi konas ekde frua infaneco, kaj se iu sentas mision skribi artikolon pri ili, mi tute ne kontraŭas, sed mi proponas meti internan ligilon nur en la kazo ke jam ekestis artikolo, kaj ne antaŭvidi ruĝajn ligilojn. ThomasPusch (diskuto) 08:57, 18 Okt. 2013 (UTC)