Diskuto:Daimio
Da-i-mio? Ĉu vere? Ĉu ne pli taŭga formo estus dajmio? Bab 22:27, 12. Mar 2006 (UTC)
Vere, laŭ la Plena Ilustrita Vortaro estas da-i-mi-o. Mi mem estas lernanto de japana lingvo ekde pli ol dek jaroj kaj mi ne plaĉas ĉi tion anstataŭ daimjo, sed ... PIV havas aŭtoritaton. haniball 21:14 13. Mar 2006
- Kio donas al PIV nepran aŭtoritaton? Ke ĝi estas la plej granda vortaro trovebla?
- Kompreneble, ni bezonas ian bazon, alikaze la Vikipedio forfluus ĉiujdirekten.
- Tamen, ni uzu PIV prudente. Se la kompilintoj de PIV faris eraron, mi ne vidas kialon por blinde kopii ĝin.
- (Sciatas ke PIV enhavas erarojn. Bertilo WENNERGREN publikis liston de tiuj en sia retpaĝo.) Bab 20:35, 13. Mar 2006 (UTC)
- Konsekvence ni diskutu pri plejbona enesperantigo de 大名(だいみょう).
- Tio havas kvar moraojn laŭ kutima japana prononco: da-i-mjō. 大=dai,
- 名=mjō, ĉiufoje du moraoj. Ĉar mi proponas novan version: da-i-mjo-o.
- Ĉu tio estas konsentebla? haniball 00:28, 14. Mar 2006
- Postskribo: troviĝas du vikipaĝoj kun "daimio" kaj du uzante "daimjo",
- sed nenio kun "dajmio" aŭ "dajmjo". Mirinde mi ne trovis ĉi tiun paĝon nek
- japana lingvo-paĝon, kie "daimio" nepre estas uzata, per "serĉu"...
André Cherpillod proponas dajmjo en NePIVaj vortoj - listo de 6800 vortoj ne troviĝantaj en la PIV el kiuj kelkaj povas esti utilaj / André Cherpillod. Courgenard: Eld. de la aŭtoro 1988, 179 p. Kio do estas la "ĝusta" formo? Helga Schneider 20:03, 7. Sep 2009 (UTC)