Diskuto:Dallas

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

La teksasa urbo estas senkonkurence la plej granda urbo tiunoma. Kutime homoj pensas pri ĝi, skribante "Dallas". Kaj plej multaj ne-usonanoj ne aŭtomate aldonas en siaj pensoj pliajn du silabojn, tiel ke rezultas "Dallas Texas", do en Esperanto en pliaj tri silaboj "Dallas Teksaso". Sekve sencas nomi la tekston pri la teksasa urbo "Dallas", kaj nomi la apartigilon tutsimple "Dallas (apartigilo)". Kompreneble la titolo "Dallas (Teksaso)" restos alidirektilo al la artikolo "Dallas". Do neniu ligilo perdiĝos. ThomasPusch (diskuto) 21:09, 17 nov. 2023 (UTC)[Respondi]

Cetere, estas alidirektilo "Dalaso" ĉi tien. Se mencieblas almenaŭ unu skriba referenco, ke publike uziĝas tiu esperantlingva formo (en esperantlingvaj literaturo, gazetaro, muziko, en vortaro aŭ simile), eblos mencii la esperantlingvan formon en la unua frazo. Sen tio, ĝi estas en suspekto esti inventaĵo de iu ajn inventema individuo ... tiam la ŝerco ne konsidereblas sufiĉe serioza por esti menciata ĉi tie. ThomasPusch (diskuto) 21:32, 17 nov. 2023 (UTC)[Respondi]