Diskuto:Das Judenthum in der Musik

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mi ne tute komprenas la citaĵon:

klarigi la instinkan forpuŝon, kiun la personeco kaj la karaktero de la judo havas por ni

Mi pensus ke "kaŭzas" estus pli bona vorto ol "havus," sed mi hezitas ŝanĝi ĝin mem pro tio, ke mi ne komprenas la germanan citaĵon:

das unwillkürlich Abstoßende, welches die Persönlichkeit und das Wesen der Juden für uns hat, zu erklären

Evidente "havas por ni" estas rekta traduko de "für uns hat," sed mi ne sufiĉe komprenas la lingvon por scii la ĝustan tradukon. La angla apenaŭ helpas:

explain to ourselves the involuntary repellence possessed for us by the nature and personality of the Jews

Eĉ tiu lingvaĵo estas malklara, laŭ mi. Indus ke germanlingvano kun alta Esperanto-nivelo kontrolu la citaĵon. Jan sewi (diskuto) 11:02, 22 okt. 2016 (UTC) Aldonis kursivon ĉirkaŭ por ni Jan sewi (diskuto) 11:03, 22 okt. 2016 (UTC)[Respondi]

Nu, mi ĵus sentis min sekura ŝanĝi ĝin, helpe de la hispana traduko:
Explicarnos a nosotros mismos la repelencia involuntaria que sentimos por la naturaleza y la personalidad de los judíos
Tio estas tre klara. Jan sewi (diskuto) 11:06, 22 okt. 2016 (UTC)[Respondi]