Uzantino-Diskuto:Jan sewi

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ĉi tio estas via diskutpaĝo, kiu utilos por ricevi mesaĝojn de la aliaj uzantoj.

En Vikipedio ekzistas cetere diskutejo, kie vi povas fari demandojn, sugestojn kaj proponojn.

Se vi havas demandojn, rigardu jenajn paĝojn:

Antaŭ ol fari (iom grandan) redakton, ni tre rekomendas tralegi kiel redakti paĝon kaj kiel verki bonan artikolon. Konsideru: se viaj redaktoj ne respektas la regulojn, tiam alia vikipediisto verŝajne rapide forigos aŭ malfaros ilin. Bonvolu lerni la kvin principojn kiuj regas Vikipedion.

Memoru ne kopii tekstojn aŭ bildojn el libroj aŭ el interreto sen permeso, krom se estas via laboro!

Bonvolu atenti, ke vi kiel novulo dum la unuaj kvar tagoj ne povas laŭlicence alinomi artikolon. Do, bonvolu ne fari kopion sub nova titolo, ĉar tio ne estas la ĝusta maniero! Petu pli spertan uzanton fari tion por vi sur la diskutopaĝo de la koncerna artikolo!

Por respondi al mesaĝo de alia vikipediisto bonvolu iri al ties diskutpaĝo, alikaze tiu ne rimarkos la informilon "Vi havas novan mesaĝon" — kaj eblas ke vi ne ricevos respondon. Skribu vian mesaĝon en la fino de la diskutpaĝo kaj ne forgesu subskribi ĝin tajpante —~~~~ aŭ uzante la butonon Via subskribo kun tempstampo.

Vi disponas ankaŭ uzantopaĝon, kie vi povas meti informojn pri vi mem kaj pri viaj interesoj, listigi la lingvojn kiujn vi komprenas ktp. Vi povas fari tion, tre elegante, enmetante en vian uzantopaĝon la ŝablonon {{BabelLando}}. Per tiu ŝablono via paĝo estos aŭtomate ordigita en la kategoriojn kiuj listigas la vikipediistojn laŭ lingvokapabloj kaj devenlando. Pliajn klarigojn vi trovos rigardante {{BabelLando}}.

Agrablegan kunlaboradon deziras al vi  ~nmaia d 21:22, 26 maj. 2016 (UTC)[Respondi]

de koloro[redakti fonton]

Saluton. Vi uzas anglalingvan aŭ alilingvan esprimon esperantigita kiel de koloro, sed tio en esperanta, internacia, interkontinenta kulturo kia estas Esperanto mi dubas ĉu ĝi havas iom de signifo. Mi supozas, ke la ideo estas neblanka, do oni povas uzi nigrula, neblanka, minoritatrasa aŭ io tia, depende de la kunteksto sed mi opinias, ke ties uzado en artikolo Tago de transgenra memorado ne ĝustas. Mi supozas, ke simple neblanka aŭ negra sufiĉas, ne gravas ĉu en tiu "coloured" anglalingvanoj inkluzivas arabojn, latinamerikanojn ktp. Vi povas diskuti tion kun aliaj esperantistoj ĉefe ne anglalingvanoj.--kani (diskuto) 22:27, 29 aŭg. 2016 (UTC)[Respondi]

Dankon. Mi ne certis kiel traduki la esprimon kaj agnoskas, ke ĝi sendube estas anglismo. Mi dubis pri "neblanka" pro tio, ke ĝi estas negativa (ne-blanka) anstataŭ pozitiva, kaj estas difinita nur rilate al blankeco. Sed mi supozas, ke ĝi sufiĉu ĝis pli bona vorto estos trovita, do ŝanĝos ĝin al neblanka. Jan sewi (diskuto) 22:57, 29 aŭg. 2016 (UTC)[Respondi]

Kunteksto[redakti fonton]

Saluton. Ne konteksto, sed kunteksto. Ĝis.--kani (diskuto) 12:54, 9 okt. 2016 (UTC)[Respondi]

Bone, dankon. Mi ĉiam pensis, ke kontekst/ estas oficiala radiko. Mi ĉiam lernas ankoraŭ pli multe pri Esperanto. Jan sewi (diskuto) 13:30, 9 okt. 2016 (UTC)[Respondi]

Hi. Can you confirm these edits, please? (Sorry, I don't speak Esperanto.) - 46.197.138.202 13:14, 27 okt. 2016 (UTC)[Respondi]

Done. It's OK; English is my native language. Let me know if you need any more confirmed. Jan sewi (diskuto) 13:36, 27 okt. 2016 (UTC)[Respondi]
My edits. Thank you. - 46.197.138.202 17:28, 27 okt. 2016 (UTC)[Respondi]
You're welcome. I approved all of those that were pending and had previous stable versions... and will also look over the article on Jaroslav Novobilský when I have time. Thanks for your edits. Jan sewi (diskuto) 18:47, 27 okt. 2016 (UTC)[Respondi]

Saluton. En Kanaana lingvo (apartigilo) mi ŝanĝis levanta araba lingvo al levantenia araba lingvo. Nek Levanto nek Levantenio aperas en PIV, sed Levantenio estas plie uzata en Vikipedio eble por eviti konfuzon kun levanto kiu estas tiu kiu levas ion. Krome tiu artikolo ne estas ligata al alilingva korespondaĵo. Ĉu vi ne konas iun similan?.--kani (diskuto) 20:45, 1 nov. 2016 (UTC)[Respondi]

Dankon. Nu, mi ne vidas similan paĝon en la angla vikipedio, nek la hispana vikipedio, sed tio ne signifas ke simila paĝo ne ekzistas. Ĉiukaze la uzo de "kanaana lingvo" kontekste de fenicismo ŝajnas sufiĉe malofta kaj eble ne menciinda; eble la apartigilo malaperu. Sed dankon pro la rimarko pri "levantenio." Jan sewi (diskuto) 08:12, 2 nov. 2016 (UTC)[Respondi]

New edits[redakti fonton]

Hello again. Can you confirm these new edits, please? - 46.197.138.202 14:32, 13 nov. 2016 (UTC)[Respondi]

Done. Jan sewi (diskuto) 11:53, 15 nov. 2016 (UTC)[Respondi]

Address Collection[redakti fonton]

Congratulations! You have more than 4 accepted articles in Wikipedia Asian Month! Please submit your mailing address (not the email) via this google form. This form is only accessed by me and your username will not distribute to the local community to send postcards. All personal data will be destroyed immediately after postcards are sent. Please contact your local organizers if you have any question. Best, Addis Wang, sent by MediaWiki message delivery (diskuto) 07:58, 3 dec. 2016 (UTC)[Respondi]

En la unua paragrafo aperas la vorto skopo, kiun mi nek konas en Esperantujo nek aperas en PIV kun signifo rilata al tiu afero, sed kun nur tre praktika senco pri ia ujo, sinonime kun ŝkopo. Eble oni devus ŝanĝi al teorio, hipotezo, rigardo, konsidero aŭ io tia, ĉu ne?--kani (diskuto) 13:40, 17 dec. 2016 (UTC)[Respondi]

Temas pri "amplekso" kaj evidente estis falsa amiko. Dankon por atentigi tion. Jan sewi (diskuto) 14:02, 17 dec. 2016 (UTC)[Respondi]

Enkategoriigo laŭ (supozata) seksa orientiĝo[redakti fonton]

Estimata! Vi aldonis kategoriojn al Leonardo da Vinci, Hans Christian Andersen pri ilia seksa orientiĝo. Ĉu vi povas aldoni kontroleblajn informfontojn pri tio al la artikoloj? Vidu ankaŭ: en:Wikipedia:Verifiability, en:Wikipedia:Categorization/Ethnicity, gender, religion and sexuality. Sincerajn salutojn, Moldur (diskuto) 21:31, 28 dec. 2016 (UTC)[Respondi]

Saluton. Jes ja, certe. Donu al mi iom da tempo por trovi la informon; mi dubas ĉu estos longe sed mi iom malpli aktivas ol antaŭe. Mi enportis tiujn enkategoriigojn el la angla vikipedo, tamen komprenas ke la enkategoriigoj el la angla vikipedio ne necese pravas, do kontrolos iliajn fontojn. Jan sewi (diskuto) 07:36, 29 dec. 2016 (UTC)[Respondi]

Saluton. El tiu artikolo mi komprenas ke vi iel interesiĝis pri artikoloj pri drogo. Tamen mi ĵus konstatis ke ne ekzistas artikolo en Vikipedio por drogo!, kvankam ĝi videblas kiel blua ligilo. Drogo estas nur alidirektilo por diversaj aferoj kiuj kongruas kun tiu vorto. Nur Psikoaktiva drogo ekzistas, sed Drogo (kuracilo) ne ekzistas. Do eble oni devas ŝanĝi la uzadon de drogo kiel ligilo al Psikoaktiva drogo ekzemple en Droga misuzado. Tamen eble necesas artikolo drogo kiu enhavu Drogo (kuracilo) kaj Psikoaktiva drogo sed ne la aliajn signifojn de tiu vorto tute ne rilatajn. Por tio oni devus konverti drogo en drogo (alidirektilo) kaj lasi drogo libera sed tion mi ne scias fari. Aŭ eble mi povus klopodi sed mi ne pretas fari tiun miksan artikolon ligebla al angla drug aŭ hispana droga. Ĉu vi pretas? Mi pretus komenci ĝin per malmultaj vortoj se vi aŭ iu pluas.--kani (diskuto) 18:02, 15 jan. 2017 (UTC)[Respondi]

Saluton. Dankon por informi min ke "drogo" estas apartigilo; mi ŝanĝis la ligilon en droga misuzado al "psikoaktiva drogo."
Mi konsentas, ke la nuna paĝaro estas konfuza. Ankaŭ mi nun ne havas sufiĉan tempon por krei artikolon, kiu ampleksas ambaŭ signifojn, nek bone scias kiel kontentige ŝanĝi la nunan strukturon. Sed mi revenos hejmen la 17-an, kaj post du aŭ kelkaj tagoj, mi eble havos pli multan tempon. Se vi komencus ĝin per malmultaj vortoj aŭ frazoj, mi feliĉe kontinuus ĝin kiam mi havus tempon, kio verŝajne okazos post nelonge. Jan sewi (diskuto) 19:18, 15 jan. 2017 (UTC)[Respondi]

Vikivojaĝa konkurso speciale por Esperantaj renkontiĝoj[redakti fonton]

Kara, Jan sewi, ĉar vi pasintece partoprenis artikol-redaktan konkurson, vi povus interesiĝi ankaŭ pri la nuna konkurso okaziĝanta en Vikivojaĝo partnere kun organizantoj de Esperantaj renkontiĝoj - Eventejo 2022!

Dum Vikivojaĝo estas ĝenerala vojaĝa gvidilo, unu el plej gravaj uzokazoj por esperantistoj estas ĝuste veturado al Esperantaj renkontiĝoj. Tial ni partneriĝis kun pluraj organizantoj - ni verkas vojaĝan gvidilon pri ilia renkontiĝo kaj ili provizas premiojn. Unuflanke ni volas krei detalajn gvidilojn por pluraj landoj, urboj kaj lingvoj, kiuj estos utilaj por multaj jaroj ankaŭ en estoneco. Duaflanke ni volas instigi ankaŭ aliajn organizantojn de Esperantaj renkontiĝoj al uzado de Vikivojaĝo por helpi al siaj partoprenontoj. Tiel ni povas krei virtan cirklon, kiu helpos krei la plej gravajn partojn de Vikivojaĝo kaj helpos al multaj esperantistoj ;-)

Amike, --KuboF Hromoslav 19:23, 8 jun. 2022 (UTC)[Respondi]

You have been a medical translators within Wikipedia. We have recently relaunched our efforts and invite you to join the new process. Let me know if you have questions. Best Doc James (talk · contribs · email) 12:34, 13 August 2023 (UTC)