Diskuto:Dato

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mi aldonis la alineon:

ISO-norma skribado en Esperanto-tekstoj kaj ties legado:

Se en teksto aperas ekz. la dato 2010-10-15 oni povas tion legi en kutima maniero, do fakte de dekstre al maldekstre, aldonante la kutimajn -a kaj de.

Radikalaj modernemuloj povas diri: 2010 minus 10 minus 15.


En mia lando germanio jam aperis tiu problemo. Kelkaj administracioj jam enkondukis la ISO-norman daton ("jam", pli ol 15 jaroj post la eldono de tiu normo!) Post la apero de tiu novaĵo en nia gazeto kelkaj leteroj de legantoj venis kun fortaj protestoj. Sed mi ne estis kontraŭ: mi mem jam spertis la avantaĝon de la normo: Mia kompanio estis mendinta varojn por la dato 10.7.1998 kio estu la 10-a de julio. Sed la japana liveranto legis tion en la Usona maniero, do kiel la 7-a de oktobro, ĉar plimulto de ĝiaj klientoj estis Usonaj kompanioj. Ne atingis nin la varoj kiam ni bezonis ilin. Ho ve! Tial ni tuj devige enkondukis la ISO-norman skribadon de datoj en nia kompanio.

Bonvolu diskuti kaj kritiki mian tekston.

  • Ĉu tro radikala? Ĉu ni atendu, ĝis ni ricevos oficialan reguladon de la akademio?
  • Ĉu "minus" taŭgas? Aŭ ĉu la lingve pli ĝusta "streketo" estu uzata? --Hans 14:07, 26. Nov 2010 (UTC)