Diskuto:Demenco

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Saluton, mi ŝatus redakti la paĝon enhave, ĉar mi ĉiutage laboras pri demencoj - sed ĉar la redaktoj estus grandaj, mi volas antaue mencii tion ĉar mi ne volas iun ofendi. Mi estas mem neurologo kaj rimarkas kelkajn fakajn "erarojn", sed se mi korektus tiujn, mi supozeble ŝanĝus la tutan aspekton de la artikolo... Ekzemple: Demenco ne estas malsano. Demenco estas aro de simptomoj (do "sindromo"), kies plej evidenta simptomo estas la disfalo de la mallongdaura memorkapablo. La kauzo por demenco povas esti diversaj malsanoj -ktp. Mi proponas i.a.:

  • forpreni la liston de demenc-tipoj lau ICD-10. Ĝi ne aldonas vere "uzeblajn" informojn al ne-profesiuloj. La ICD-10 estas kodiga sistemo por ekzemple fari fakturojn (!) poste ktp., sed ne estas vere scienca-medicina rimedo por klasifiki malsanojn.
  • Ankau estas malĝusta, ke Germana Asocio por Neurologio nur distingas inter vaskulara, degenerativa kaj miksa demencoj. En neurologio oni distingas la primarajn (t.e. degenerativajn) de la sekundaraj demencoj (al kiuj apartenas kaj la vaskulara d., sed ankau manko de B12, manko de tireoida hormono... ktp. ).

Se vi konsentas, mi prilaborus la artikolon. Sed, kiel dirite, tio ŝanĝus multon. Amike & vikipediane, --Anina (diskuto) 2.4.17