Diskuto:Demono

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Pri la ŝablono "sen fontoj"[redakti fonton]

Ekde kiam ili stariĝis en decembro 2006, antaŭ 16 jaroj, la kriterioj por elstaraj artikoloj nur postulas, ke por ĉiu dubebla aserto estu menciita fonto kiu pravigas tiun aserton. Pri tio jam plurfoje rememorigis Marcos. Tiu ĉi ne estas elstara artikolo, kaj por "normala teksto" la pretendoj ne estu pli altaj ol por elstara artikolo. Do: Ĉu estas iu dubebla aserto en la artikolo? ThomasPusch (diskuto) 22:31, 3 dec. 2022 (UTC)[Respondi]

Dum la lastaj du monatoj neniu havis respondon al la supra demando. Mi proponas formeti la minacan ŝablonon "sen fontoj", kiun meti en junio 2014 eblis facile kaj rapide, sed kostas senkompare pli da energio trovi iun redaktanton kiu plenumos tian postulon serĉi eksterajn referencojn por artikolo de temaro, kiu eble tute ne estas en la fokuso de interesoj de la redaktanto. ThomasPusch (diskuto) 15:58, 7 feb. 2023 (UTC)[Respondi]