Diskuto:Deng Huijin

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mi provizore elmetas la vorteton Jinquan, kiu aperas en la unua frazo inter du krampoj, sed ekster konteksto. Vikidatumoj trovas kelkajn konatajn ĉinojn, kiuj en sia nomo havas la nomeron Jinquan, sed neniu rilatas al la temulo de ĉi-tiu artikoleto. Ĉu povus temi pri pseŭdonimo? En la urbodistrikto Mian de Ĉinio, parto de urbo Hanzhong de Ŝenŝjio, ekzistas komunumo 金泉镇 (pinjine Jīnquán Zhèn), ĉu eble tie estis la naskiĝloko de Deng Huijin? Ne eblas dedukti laŭ la nunaj informoj. Se plimultiĝas la informoj, bonvenas kun klarigo reenmeti la vorton en la unuan frazon. ThomasPusch (diskuto) 15:18, 15 Feb. 2016 (UTC)