Diskuto:Dentodoloro

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Saluton!

Kial ĉi artikolo estis nomata "dentodoloro"? Laŭ la Vortaro Plena Ilustrita kaj ĝeneralaj reguloj de la esperanta gramatiko devus esti "dentdoloro". En mia vido, tio devus esti korektita.

Ĝis baldaŭ! —La komenton aldonis, sen subskribo, Dr.PKrug (diskuto • kontribuoj)

Laŭ la gramatiko ambaŭ formoj estas ĝustaj. La o-finaĵo faras la vorton pli bone prononcebla, pli muzika. Precipe la ĉeĥa lingvo ŝatas la konsonantojn, la hungaroj male ŝatas la oftajn vokalojn. --Crosstor (diskuto) 11:43, 6 Apr. 2014 (UTC)

Mi konsentas. Mi skribis ambaŭ alternativoj. —La komenton aldonis, sen subskribo, 95.89.253.138 (diskuto • kontribuoj)
Mi preferas la formon "dentodoloro" kun meza -o-, kiun mi ĵus trovis en la vortarego "Großes Wörterbuch Esperanto-Deutsch", de s-ro Krause, sur paĝo 136, sub la kapvorto "dento". Do, alinomigo estas eĉ superflua.
@Dr.PKrug, mi eĉ ne trovis ion sub la kapvorto "dento" pri "dentodoloro" nek pri "dentdoloro" en la Nova PIV. Pri kiu ĝenerala regulo vi skribis? Se tia regulo ne ekzistas, alinomigo ne estas pravigebla kaj tial ne necesa. --Tlustulimu (diskuto) 20:27, 6 Apr. 2014 (UTC)

Mi eraris pri la Nova PIV. Estas la tasko de enciklopedio ekzakte klarigi faktojn. Alinomigoj ne povas do esti superflua. Kun "generalaj reguloj" mi intencis la ekzemplo de multaj esperantaj vortoj:

la tago + la mezo = la tagmezo kaj ne tagomezo

la ĉefo + la paĝo = la ĉefpaĝo kaj ne ĉefopaĝo

la kapo + la vorto = la kapvorto kaj ne kapovorto k.t.p.

Sekve, "dentdoloro" estas ankaŭ logike. Tamen, mi konsentas, ke la formo "dentodoloro" ŝajnas pli bone prononci kaj do estas utila. —La komenton aldonis, sen subskribo, Dr.PKrug (diskuto • kontribuoj)

@Dr.PKrug:. Bonvolu subskribi diskutojn per --~~~~ je ties fino. La softvaro aŭtomate ŝanĝas tion al la nomo de la diskutanto kaj indiko pri la dato.
Vi ne nur eraris pri Nova PIV, sed ankaŭ pri la komparo. Ĉe la vorto "dentodoloro" la unua parto havas du sinsekvajn konsonantojn je la fino de la radiko, dum ke ĉe viaj komparoj ĉiuj havas nur unu. Do, kunmetaĵo sen intermetata o enhavus eĉ tri sinsekvajn konsonantojn, tiel ke multaj esperantistoj preferas intermeti o, por povi pli bone prononci tion. Krome ne nur la vortarego de s-ro Krause enhavas la formon "dentodoloro", sed ekzemple ankaŭ la libro "Słownik esperancko-polski, Esperanta-pola vortaro", sur paĝo 94. --Tlustulimu (diskuto) 10:17, 9 Apr. 2014 (UTC)