Diskuto:Distriktaro Detmoldo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Se vi miras, kiel ekestis la termino "distriktaro", bonvolu vidi la paĝon diskuto:distrikto (Germanio).

Se vi scivolemas, kial la urbonomo post tiu termino titole estas skribita esperantlingve, ne germanlingve (kiel ankaŭ eblus fari): Jam antaŭe ekzistis esperantlingvaj vikipediaj artikoloj pri la distriktaroj "Arnsbergo", "Duseldorfo" kaj "Monastero", kaj mi lasis tion, sekvis la modelon kaj ankaŭ uzis la esperantlingvajn nomojn "Kolonjo" kaj "Detmoldo" por la restaj du paĝoj (kvankam mi mem por la paĝoj pri la tri distriktaroj de Hesio - kie mi, eksa loĝinto inter alie de Recklinghausen, Münster, Bonn kaj Köln, momente vivas - lasis la germanajn urbonomojn kaj NE esperantigis ilin).

ThomasPusch 19:19, 5. Apr 2007 (UTC)