Diskuto:Divalo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Giridhar ŝanĝis ""hindian kuirarton" al "barata kuirarto". Tio diskutindas. Barato estas respubliko, fondita en 1948. Hindio estas koncepto pli vasta kaj povas signifi la tutan sudazian regionon kun Barato, Pakistano, Nepalo kaj Bangladeŝo, eble ankaŭ Bhutano kaj Srilanko (kaj, en Enciklopedio de Esperanto, eĉ la nunan Indonezion, tie kaj tiam nomita "Nederlanda Hindujo"). Do, ĉu la kuirarto ŝanĝas karakteron ĉe la limo inter Barato kaj la aliaj partoj de Hindio? Se jes, ekzistas "barata kuirarto"; se ne, ĝi estas ne barata sed hindia, aŭ eble eĉ pli bone hinda.

Cetere, ĉu ekzistas barata aŭ hindra kuirarto singulare? Ĉu ĝi ne estas sufiĉe malsama en, ekzemple, Panĝabo kaj Tamilio?

Gunnar Gällmo 13:55, 13. Nov 2004 (UTC)

Kopiita el la diskutopaĝo Uzanto-Diskuto:Szilvasi

Saluton, Szilvasi. MI ĵus vidis, ke vi kreis la artikolon Divalo. Kiam mi provis aldoni intervikiojn al ĝi, mi rimarkis, ke jam pli longe ekzistas la artikolo Divali. Al ĉilasta mi aldonis ion el via kreaĵo kaj ŝanĝis ĝin al alidirektilo. Se vi pensas, ke la esperantigita titolo estus pli taŭga, mi povus alinomi la malnovan artikolon al ĝi. Tion nun jam devus fari administranto, ĉar la nuna alidirektilo Divalo jam havas du versiojn kaj ne plu povus esti traktata de neadministranta uzanto. Se la titolo povus resti, vi povus eble ja eĉ ion aldoni nun al la artikolo. --Tlustulimu (diskuto) 10:50, 10 Nov. 2015 (UTC)

Saluton Tlustulimu. Dankon pro la interveno kaj helpo. Problemo kun "divali" estas ĝia finaĵo "-i", ja temas pri nomo de festo, kiu estas simpla substantivo. Mi pensas ke la Esperantigita titolo estas pli oportuna. —La komenton aldonis, sen subskribo, Szilvasi‎‎ (diskuto • kontribuoj)
Mi ĵus provis trovi la esperantigon "Divalo" en vortaro, sed ne sukcesis. Ĉu la termino jam ekzistas en iu esperanta libro? En NPIV ĝi ne enestas, nek en la vortarego de Krause. Do, kion fari? --Tlustulimu (diskuto) 11:08, 10 Nov. 2015 (UTC)
La vorto aperas en la mesaĝo de Renato Corsetti en la retlisto [landa-agado] ĉe https://groups.yahoo.com/neo/groups/LANDA-AGADO/conversations/messages/21149, krome en la vortaro "Bona Lingvo" ĉe http://bonalingvo.net/index.php/Dival-o_azt kaj ankaŭ en la hodiaŭa mesaĝo de la novaĵservo Ret-Info ĉe https://www.facebook.com/Ret.Info/posts/928468787232564 -- --Szilvasi (diskuto) 11:57, 10 Nov. 2015 (UTC)
Mi ĵus aldonis la ligilon pri la Vikio de "Bona lingvo" al la artikolo kaj poste ŝanĝis la titolon al Divalo. La du aliajn mi ne metis, ĉar tiuj paĝaroj tro multe ŝanĝiĝas kaj tial la ŝanco, ke la ligilo rapide ne plu funkcios, estas tro granda. Krome mi kopiis nian diskuton tien. Se vi ankoraŭ havas informon pri la termino, bonvolu skribi ĝin en la artikolan diskutopaĝon. --Tlustulimu (diskuto) 12:29, 10 Nov. 2015 (UTC)