Diskuto:Doma muŝo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ĉu ne hejma muŝo? Petr Tomasovsky (diskuto) 12:43, 1 apr. 2023 (UTC)[Respondi]

@Petr Tomasovsky: Amuze, mi ĵus aldonis alidirektigon de la nomo hejma muŝo ĉi tien, antaŭ ol vidi tiun noton de antaŭ horo. Mi do tute konsentas ke nomigo hejma muŝo same bone eblus. Sed laŭ la latina nomo en la latina-zoologia nomenklaturo, musca domestica, la vorto doma muŝo, kiu uzas saman bazan latinan vorton domus (domo), estas ankoraŭ pli proksima al la scienca originalo, kvankam kompreneble "hejmo" estas pli-malpli sinonimo de (privata, familia) "domo" kaj oni senprobleme povas traduki la latinan adjektivon domestica ankaŭ per esperanta adjektivo "hejma". Do aldone al la alidirektigo, mi proponas mencii alternativan esperantan nomigon "hejma muŝo" en la unua frazo, sed lasi la nomigon "doma muŝo" por la titolo: ĝi sendube estas same bona kiom la variaĵo "hejma muŝo", kaj pro la apogo de sama baza radiko kiel la latina originalo ankoraŭ havas etan pluson. Kaj mi certas, ke doma muŝo same bone fartas ankaŭ en homaj domoj, kiuj ne estas hejmoj, ekzemple en la kuirejo de restoracio. {{{1}}} ThomasPusch (diskuto) 13:16, 1 apr. 2023 (UTC)[Respondi]