Diskuto:Druskininkai

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Estas interese mencii komercajn aŭ turismajn entreprenojn de la loko, sed tio ne iĝu reklamo; prefere oni almetu iom da priskriba teksto. Ekzemple "ĉe la urbo ekzistas famkonata golfejo, kies golfpilkoj estas la plej grandaj en tuta Eŭropo...". -- Umbert' (diskuto) 20:37, 20 Jan. 2013 (UTC)

Prava kritiko, kiu sendube celiĝas al kvar eksteraj ligiloj pri sportejoj aldonitaj per (supozeble neesperantista) anonimulo la 20-an de januaro 2013. Ili daŭre estas 11 jarojn post tio, diskrete kaŝitaj en listeto de la ĉaiptro "sporto", kaj sendube pli diskretaj ol en la ekzempla, intence fanfaronigita frazo "ĉe la urbo ekzistas famkonata golfejo, kies golfpilkoj estas la plej grandaj en tuta Eŭropo..." proponita de Umbert'. Kompreneble la propono estis iom moka, golfpilkoj estas same grandaj en tuta Eŭropo, sed la kvar diskretaj eksteraj ligiloj pri sportejoj en sia modesta formo ne damaĝas kaj laŭ mi povas ankaŭ povas resti pliaj 11 jarojn. Pri la Grutas-Parko, "subĉiela muzeo" kun statuoj kaj aliaj memoraĵoj el la epoko de la sovetia okupo de Litovio (pri kies malfermo ankaŭ detale raportis la e-lingva magazino Monato, kaj la e-lingva raporto pri tio montriĝas en la muzeo kun litovlingva klarigo pri Esperanto kaj la muzeo) kaj pri muzeo kun lignaj skulptaĵoj, plejparte faritaj de Antanas Česnulis (en vilaĝo Naujasodė) estas normalaj esperantlingvaj frazoj, kaj tio sencas, ĉar tiuj kulturaj muzeoj pli gravas ol la lokaj golfejo kaj akvoparko. Laŭ mi tamen eblas bone toleri la kvar mencietojn pri lokaj sportejoj, se ili ne transformiĝos al fanfaronaj reklamaj ĉapitroj... ThomasPusch (diskuto) 13:51, 30 mar. 2024 (UTC)[Respondi]