Diskuto:Dzierżążno (distrikto Kartuzy)

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Afiŝinte tion ĉi, mi tuj rimarkis, ke ĝi estas en kaŝita kategorio de forigindaj artikoloj. Kial?? --Haruo 23:01, 31 Jan. 2012 (UTC)

Haruo, vi eble jam mem konjektis, ke la komenca versio eniris la kaŝitan kategorion de forigindaj artikoloj simple ĉar vi metis la ŝablonon {{ĝermeto}}. Kiam ĝi ekhavis tri frazojn kaj la statuson de "ĝermo", la forigindeco malaperis. ThomasPusch 01:10, 1 Feb. 2012 (UTC)
Kial aperas en la titolo Pollando? Superflua, laŭ aliaj vikipedioj! Narvalo 23:26, 31 Jan. 2012 (UTC)
En ordo. Alinomebla. --Haruo 00:55, 1 Feb. 2012 (UTC)
Kaj jam alinomita. Pli grave, ĉu Kartuzy aŭ Kartuski? --Haruo 00:58, 1 Feb. 2012 (UTC)
Bona demando: Fakte laŭ la nuna uzo en la esperantlingva vikipedio pli bonus, ke la titolo finiĝus "...Kartuski)", ĉar la koncerna distriko ja nomatas distrikto Kartuski (adjektive), kvankam teorie por internacia uzo pli simplus se ĉiuj artikoloj pri polaj distriktoj estu en plej baza formo, do ĉi-tie vere distrikto "Kartuzy" (substantive). Sed tio signifus ŝanĝojn en multegaj artikoloj, kaj tion supozeble ĉiu opinias tro granda laborinvesto. Mi aldonis simplan alidirektilon de "...Kartuski)" al "...Kartuzy)". Interesus min, kiun celon servu esperantlingva artikolo pri tiom malgranda loĝloko... :-) ThomasPusch 01:10, 1 Feb. 2012 (UTC)
Eble neniun gravan celon (verdire, eĉ en la pola vikipedio mi dubas ĉu ĝi gravas, kvankam en la kaŝuba jes. Sed kelkfoje kiam mi havas tro da libera tempo (mi vundis al mi la maleolon antaŭ semajno, kaj ankoraŭ ne povas piediradi pro tio) mi iras al alilingva Vikipedio kaj klakas al "Hazarda paĝo". Tiu taktiko naskis tri lastatempajn artiklojn miajn: Ngai, Dzierżążno (Distrikto Kartuzy), kaj Schwarzbach (Majno). Listo de miaj artikoloj troviĝas tie ĉi, kaj listo de miaj minacataj artikoloj tie ĉi. --Haruo 02:22, 1 Feb. 2012 (UTC)