Diskuto:Egumeno

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

La ortodoksismo fontas en Bizanco, en la malnovgreka lingvo. Tie la termino estas Ηγούμενος respektive ἡγούμενος, hēgoúmenos [prononcata hēgúmenos], "gvidanto" - la esperanta vorto "hegemonio" estas tre parenca. Tial multaj eŭropaj lingvoj, kiuj disponas pri litero "h", transprenis la vorton en formo "hegumenos" aŭ simile. Kiam la rusa lingvo transprenis la vorton, ĝi havis la problemon ne havi literon "h", povante anstataŭe uzi literon "g" aŭ "ĥ" aŭ nenion. Ĉi tie rezultis forfaligo de la sono kaj litero "h", kaj per aldona ŝanĝo de komenca e al i rezultas Игу́мен, igúmen. Tamen en Esperanto tute klare ekzistas "h", kaj formo hegumeno same eblas kiel teorie la ŝanĝitaj variaĵoj egumeno aŭ igumeno, kiuj laŭgrade distanciĝas de la malnovgreka originalo. Tamen estas la demando, kial distanciĝi de la originalo, kiam ankaŭ eblas rekte speguligi la originalon. Mia lingva sento perceptas, ke nature estus esperanta formo "hegumeno", kaj strange, eĉ la maŝina tradukilo de guglo perceptas same kaj ankaŭ proponas vorton "hegumeno". Do se en Esperanto estu variaĵo sen komenca litero h, nome 'egumeno, tiam mi almenaŭ postulus klarajn referencojn kiuj klarigas la devojigon de la originala formo. Bedaŭrinde PIV de 1970 ĝis 2020 tute ne mencias la vorton, kaj ReVo indikas "ke en la enciklopedio Vikipedio estas egumeno" - jes, sed tio nur ĉar iu anonimulo kun IP-adreso 95.237.222.99 fine de marto 2014 arbitre kaj kaprice skribis tion, sen ajna referenco, do ReVo simple donas referencon de "iu ajn anonimulo kun IP-adreso 95.237.222.99". Nia Vikipedio ne estas "la aŭtoritato" en tiu ĉi kazo, kaj eĉ per pli da pravigo eblas, reference al la origina bizanca kaj greke ortodoksa vorto Ηγούμενος, hēgoúmenos, aserti ke "kompreneble" la esperanta vorto devos esti hegumeno. Aŭ oni povas trovi iujn konvinkajn vortarajn referencojn pri prefero de "hegumeno" aŭ "egumeno", aŭ oni sincere notas en la komenco de la artikolo ke referencoj tute mankas kaj oni simple ne scias ĉu estos "hegumeno" aŭ "egumeno", aŭ oni evitas ĉian pseŭdoinventadon de imagitaj esperantaj vortoj kaj nomas la artikolon simple per la greka origina titolo en latinaj literoj, do hēgúmenos kun akcento ĉe la dua silabo, "gú". ThomasPusch (diskuto) 21:04, 11 jan. 2024 (UTC)[Respondi]

PS: En tekstoj, kiel ĵus en la artikolo Anastazia la Patriciino, eblas senprobleme vivi sen la dubinda vorto. Tie estas frazo "Anastazia foriris al la sketa dezerto, serĉante helpon de la monaĥo patro Danielo, gvidanto de la monaĥejo tiutempe". Anstataŭ la esperanta vorto "gvidanto" tie ankaŭ eblos skribi Ηγούμενος respektive ἡγούμενος, hēgoúmenos [prononcata hēgúmenos], "gvidanto" - sed kial tiom komplikece??? Despli se kiel ĉi tie la fokuso de la teksto tute ne estas la gvidanto de la monaĥejo, sed li estas nur flanka rolulo. La vortumo "gvidanto de la monaĥejo" perfekte taŭgas! ThomasPusch (diskuto) 21:47, 11 jan. 2024 (UTC)[Respondi]