Diskuto:Eid ul-Fitr

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

la namo de la paĝo[redakti fonton]

kial ni uzas "eid ul-fitr"? mi pensas ke ni devas diri "ramadana festo". --Zemxer (diskuto) 10:36, 13 maj. 2021 (UTC)[Respondi]

Ne, la finfasta festo estas la fino post la "ramadana fastado", samkiel ankaŭ ĉe kristanoj la paska festo estas la fino post 40-taga fastado - ankaŭ tie oni klare dividas inter fastado (40 tagoj, ĝis la fino de sabato antaŭ la paska dimanĉo) respektive pasiona tempo (por luteranoj ĉiuj 40 tagoj, por katolikoj nur la lastaj du semajnoj el ĝi) unuflanke kaj la kontrasta paska festo de dimanĉo kaj lundo, kun tre bona manĝado kaj trinkado, serĉado de koloraj ovoj kaj multaj dolĉaĵoj. Iom amuze estas ke en la germana lingvo oni (ankaŭ miaj arabaj amikoj kiam ili parolas germane) kutime nomas la islaman finfastan feston "Bajram" respektive "Zuckerfest" [CUkafest], "sukerfesto" - paralele al la turka vorto Şeker Bayramı [ŝeker bajrami], "sukerfesto" ... sendube signo de tio, kiom granda kvanto de la islamanoj en Germanlingvio ekde 1950 estas turkoj. Sed estas nenia dubo en tio ke jes ramadano kaj la sekva festego estas tempe konektitaj, do estas sinsekvaj, sed ke estas ege kontrastaj tagoj, kaj neniu konfuzus la du tradiciojn. ThomasPusch (diskuto) 22:20, 18 feb. 2023 (UTC)[Respondi]